Ulrich Lins | |
---|---|
Historiisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1943 en Bonn, Germanio |
Lingvoj | Esperanto • germana • japana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infano | Marko Naoki Lins |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • historiisto |
Verkoj | La danĝera lingvo |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | La danĝera lingvo |
Esperantistiĝis en | 1958 |
Ulrich LINS [ULriĥ LINS] (naskiĝis en 1943 en Bonn, Germanio) estas historiisto.
Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj, ĝis li pensiiĝis en 2008.[1] Interalie, li en aprilo 1978 starigis ties oficejon en Tokio.
Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :
- 1964-1969: Estrarano de TEJO
- 1967-1969: reprezentanto de TEJO ĉe la estraro de UEA
- 1970-1974: kunredaktoro de Kontakto (kun Simo Milojević)
- 1989-1995: vicprezidanto de UEA
En 2018 oni donacis al li festlibron okaze de lia 75-a naskiĝtago.
Verkoj
- Aŭtoro de:
- Die Ȏmoto-Bewegung und der radikale Nationalismus in Japan (germane: "la Oomoto-movado kaj la radikala naciismo en Japanio"), Munkeno: R. Oldenbourg, 1976; japana traduko: Kioto 2007.
- La danĝera lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990, 2016), aperinta ankaŭ en la lingvoj angla, franca, germana, itala, japana, korea, litova kaj rusa.
- Utila Estas Aliĝo : Tra la unua jarcento de UEA, Roterdamo: UEA, 2008
- Kunredaktoro de:
- Esperanto en perspektivo (kun Ivo Lapenna kaj Tazio Carlevaro, 1974)
- Germanlingva libro pri german-japanaj rilatoj (1977)
- Dekdu-voluma japanlingva verko pri Germanio (1981-1986)
- Duvoluma verko japanlingva pri la unuigita Germanio (1992, 1999)
- Festlibro por Humphrey Tonkin (kun Detlev Blanke, 2007)
- Language as Hope (2020)
Eksteraj ligiloj
Trovu « Ulrich Lins » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Verkoj de kaj pri Ulrich Lins en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.