Ulema aŭ ulemo (arabe علماء, 'ulama' , pluralo de arabe عالم, 'ālim, „scianto") estas klaso (socia tavolo) de islamaj religiosaĝuloj, posedantoj de la scio (ilm).
El ili venas la gvidantoj de la muslima religia vivo: la teologoj (mutakalimuno), fakuloj de la religia juro (muftio), la juĝistoj (kadio), instruistoj kaj kelkaj ŝtataj personoj.
La ulemo egalas al pastraro de kristanismo, ĝia influo malpliiĝis en la 20-a jarcento.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.