- Pri la aliaj signifoj de UJO rigardu en UJO.
Ujo estas elementa vorto kiu signifas objekton, kiu povas enhavi kaj teni aliajn objektojn. Tiel, ujo estas unu el la plej malnovaj iloj, kaj ujoj estas parto de nia ĉiutaga vivo de homoj. Iuj ujoj (kiel boteloj) povas enteni likvaĵojn kaj gasojn, tamen iuj aliaj ujoj (kiel korboj) endas enteni nur grandajn solidajn objektojn.
Ujo ankaŭ estas uzata pri landoj, teritorioj kaj fruktarboj, kiuj ne tutkonkrete estas ujoj. Je la landoj oftas ankaŭ ke oni anstataŭiĝas -uj- per la sufikso -i-.
Ingoj diferencas de ujoj per tio ke la enhavo estas tute ene de ujo, sed ne nepre de ingo, el kiu tenilo kutime elstaras por permesi facilan elingigon de la ingita objekto.
Tiu vorto ujo formiĝas per aldono de la finaĵo -o de substantivo al la sufikso -uj- kiu tiam iĝas radiko.
Oftaj ujoj
Ujo por likvaĵo aŭ gaso:
Ujo por nelikvaj objektoj:
Lernejaj ujoj:
- Skribilujo
- Krajonujo
Landoj, teritorioj kaj fruktarboj
- Vidu ankaŭ kritikon de Sergio Pokrovskij, En Rusio loĝas rusianoj.
En Esperanto, teritorioj, fruktarboj kaj landoj ankaŭ ĉiuj povas uzi la elementon ujo. La fundamenta nomo de ĉiu lando, kiun oni nomas laŭ la ĉefa nacio, estas ujo kiu entenas la loĝantojn. Hodiaŭ oni ofte uzas la sufikson -i- por nomi la landojn por respekti multnaciecon:
Teritorioj, administraj aŭ politikaj, nomitaj laŭ la rango de ties estro ankaŭ uzas la eron:
- princujo
- dukujo
- grafujo
- kalifujo
- emirujo
- episkopujo
- prefektujo
Ankaŭ fruktarboj kaj arbustoj estas nomitaj ujoj esperante: