Uivar | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Timiș | ||
Alinome | Újvár (hungare), Neuburg an der Bega (germane) | ||
Iama hungara departemento | Torontál | ||
Situo | 45° 39′ N, 20° 54′ O (mapo)45.65805555555620.905833333333Koordinatoj: 45° 39′ N, 20° 54′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 79 m | ||
Poŝtkodo | 307445 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2 676 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1 199 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 159151 | ||
Uivar [ujvar] (hungare Újvár, germane Neuburg an der Bega) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Pustiniș, Răuți kaj Sânmartinu Maghiar. Ĝis 2008 apartenis al ĝi ankaŭ Iohanisfeld kaj Otelec, kiuj nun konsistigas apartan komunumon kun sidejo en Otelec.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 656 loĝantojn (germanoj, hungaroj, serboj), en 1992 1 212 (rumanoj, 6,3 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1851. Ĝis la Trianona traktato ĝi apartenis al Hungario (Torontál), poste mallonge al Serbio, fine al Rumanio.
Uivar ĝemeliĝis kun Algyő en Hungario.
Famuloj
En la iama Újvár naskiĝis Béla Bartók (lernejestro).
Fontoj
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Situo en la distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.