Uila (ujla) (hungare: Vajola, germane: Weilau) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Reghin kaj administracie apartenas al komunumo Batoş.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 914 loĝantojn (germanoj, ciganoj) kaj en 1992 559 (rumanoj, 31% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1319. Ĝia saksa loĝantaro en 1944 forlokiĝis en Germanion. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.