Uherské Hradiště | |||
germane Ungarisch Hradisch, hungare: Magyarhradis | |||
urbo | |||
Preĝejo de Francisco Xavier | |||
|
|||
Oficiala nomo: Uherské Hradiště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Uherské Hradiště | ||
Administra municipo | Uherské Hradiště | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Montaro | Vizovica montetaro | ||
Konata loko | Buchlovice | ||
Riveroj | Moravo, Olšava, Kanalo de Baťa | ||
Situo | Uherské Hradiště | ||
- alteco | 179 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 03′ 57″ N 17° 27′ 30″ O / 49.06583 °N, 17.45833 °O (mapo) | ||
Areo | 21,26 km² (2 126 ha) | ||
Loĝantaro | 24 812 (2023) | ||
Denseco | 1 167,07 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Fondo | 1257 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 686 01 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0722 | ||
NUTS 5 | CZ0722 592005 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 7 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Uherské Hradiště | |||
Retpaĝo: www.mesto-uh.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Uherské Hradiště (germane Ungarisch Hradisch) estas urbo en Ĉeĥio kun 24 812 loĝantoj (2023) situanta en sudorienta parto de Moravio, ĉe rivero Moravo. La urbo estas centro de maŝinindustrio, elektroindustrio, kemiindustrio, mebloindustrio kaj aliaj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Popovice, Podolí, Kunovice, Staré Město, Kněžpole kaj Hluk.
Historio
La urbo estis fondita kiel reĝa de reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1257 sur terpecoj de proksima monaĥejo en Velehrad. Ĝi estis servonta kiel fortikigita punkto kontraŭ hungaraj invadoj. La nomo de la urbo estis origine Nový Velehrad, ekde la jaro 1301 Hradiště. La urbon dufoje vane konkeris la hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino, al kiu ĝi estis donita komune kun Moravio, kiam la paco estis interkonsentita kun Vladislao la 2-a Jagello en la jaro 1479. La plej granda evoluo en la urbo okazis en la 15-a kaj la 16-a jarcentoj. En la jaro 1643 ĝi sukcese defendis sin kontraŭ svedoj. En la 2-a duono de la 17-a jarcento ĝi estis alikonstruita en fortikaĵon, kiu bremsis ties evoluon (malfondita en la jaro 1778). La industria evoluo okazis plejparte nur en la 2-a duono de la 20-a jarcento.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 659 |
1880 | 6 663 |
1890 | 7 232 |
1900 | 8 925 |
1910 | 9 451 |
1921 | 10 051 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 554 |
1950 | 10 028 |
1961 | 12 794 |
1970 | 29 586 |
1980 | 36 756 |
1991 | 26 765 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 26 876 |
2014 | 25 266 |
2016 | 25 254 |
2017 | 25 246 |
2018 | 25 215 |
2019 | 25 212 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 25 247 |
2021 | 25 019 |
2022 | 24 430 |
2023 | 24 812 |
Vidindaĵoj
En Uherské Hradiště konserviĝis restaĵoj de gotikaj remparoj el la 2-a duono de la 14-a jarcento. Konstruaĵo de armilejo el la jaroj 1721–1726 rememorigas barokan fortikaĵon. Nuntempe ĝi estas sidejo de Galerio de muzeo en Moravia Slovakio. En la urbo ni povas trovi ankaŭ rokokan apotekon el la jaro 1754. Grava kulturcentro evoluis en la eksa jezuita kolegio.
Esperanto
Verŝajne la unua parolanto de Esperanto en Uherské Hradiště estis aŭstro-germano Otto Simon, profesoro de matematiko kaj fiziko, kiu esperantistiĝis en 1902 kaj laboris kiel instruisto en la germanlingva gimnazio en Uherské Hradiště ĝis 1907, antaŭ sia reveno en Vienon.
En 1932 gvidis en Uherské Hradiště kurson de esperanto Dolfa Bartošík. Inter la jaroj 1933 kaj 1940, kaj poste denove inter 1946 kaj 1952 (el tio ekde 1948 kiel "loka grupo" de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio) funkciis en la urbo esperanto-klubo nomata Slovaka Esperanto-Klubo, mallonge SEK (la vorto "slovaka" tiam estis kutime uzata kiel adjektivo por la regiono Moravia Slovakio, en kies centro Uherské Hradiště estas). Fondinto de la klubo kaj ĝia plurjara prezidanto estis Ruda Kubíček, akademia pentristo kaj konata persono de la urbo kaj regiono.
Ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito estis eldonita esperantlingva flugfolio pri Uherské Hradiště kaj okazigataj multaj ekspozicioj ĉe diversaj okazoj. Pro la devigita malfondiĝo de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio en 1952 verŝajne malfondiĝis ankaŭ la klubo, kiu post plimildiĝo de la situacio kaj de tio sekvanta fondiĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 1969 mem ne plu refondiĝis.
De Uherské Hradiště devenas Marek Blahuš, unu el la refondintoj kaj prezidantoj de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tie en la jaro 2003 esperantistiĝis kaj en 2005 okazigis esperanto-kurson en la loka gimnazio.
Vidu ankaŭ
Ĝemelurboj
|