- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Jeseník. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Uhelná (apartigilo).
Uhelná (Serksdorf) | |||
germane Sörgsdorf | |||
municipo | |||
Statuo de Johano Nepomuka | |||
|
|||
Oficiala nomo: Uhelná | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Javorník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Situo | Uhelná | ||
- alteco | 276 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 21′ 34″ N 17° 01′ 26″ O / 50.35944 °N, 17.02389 °O (mapo) | ||
Areo | 22,5 km² (2 250 ha) | ||
Loĝantaro | 469 (2023) | ||
Denseco | 20,84 loĝ./km² | ||
Reliefo | Vidnava malaltebenaĵo | ||
Unua skribmencio | 1290 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 68 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 541214 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Uhelná (Jeseník District) | |||
Retpaĝo: www.uhelna.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Uhelná (ĝis la jaro 1948 ĝi nomiĝis Serksdorf) estas submontara vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Jeseník etendiĝanta sur norda montopiedo de monto nomata Suť (717 m). La malsupra parto de vilaĝo Uhelná situas en fekunda Vidnava valo, la supra fino de Uhelná sur montarpiedo de montaro Riĥleba montaro, pli precize sur ties subtutaĵo nomata Travenská montetaro. Vivas ĉi tie 469 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vlčice, Skorošice, Javorník kaj Bernartice.
Historio
Uhelná estis fondita en la 1-a duono de la 13-a jarcento. Dominaĵo de la vilaĝo estas preĝejo de sankta Katarino el la jaro 1801. En la pasinteco Uhelná famis pro siaj potfaristaj majstroj, en la 19-a jarcento ĉi tie estiĝis brikfabriko, kiu funkciis ĝis la 1-a duono de la 20-a jarcento. Proksime malantaŭ la vilaĝo ĝis la jaro 1957 oni minis ligniton, kio donis estiĝon de la nomon de tiu ĉi vilaĝo. Tiu ĉi supraĵa minejo estis nevole inundita, per tio estiĝis la hodiaŭa bela lago, la centrejo de somera refreŝigado.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 094 |
1880 | 2 121 |
1890 | 2 023 |
1900 | 1 825 |
1910 | 1 790 |
1921 | 1 729 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 792 |
1950 | 715 |
1961 | 790 |
1970 | 643 |
1980 | 556 |
1991 | 531 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 549 |
2014 | 483 |
2016 | 476 |
2017 | 478 |
2018 | 473 |
2019 | 487 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 473 |
2021 | 477 |
2022 | 463 |
2023 | 469 |
Turismo
En Uhelná kaj en la apuda parto de Riĥleba montaro ni povas trovi grandan kvanton de abelujoj, tio estas pro kvanto de belegaj kaj puraj montaraj herbejoj kaj arbaroj. Ankaŭ ni trovos ĉi tie kvanton de turismaj padoj kaj ciklopadoj, vintre idealaj terenoj por skikurantoj, kiuj gvidos nin tra belega regiono de eksaj kaj senĉese ekzistantaj montaraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Uhelná.
Partoj de municipo
- Uhelná (Katastra teritorio (k. t.) Uhelná)
- Červený Důl (k. t. Nové Vilémovice)
- Dolní Fořt (k. t. Dolní Fořt)
- Horní Fořt (k. t. Dolní Fořt)
- Hraničky (k. t. Nové Vilémovice)
- Nové Vilémovice (k. t. Nové Vilémovice)
Zastávka
Zastávka (germane Stillstand) estas eksvilaĝeto proksime de vilaĝo Uhelná. La nomo venas de tio, ke en pasinteco oni malpermesis konstrui ion ajn en tiu ĉi regiono, en la ĉeĥa haltigita konstruaĵo (zastavena stavba). Pri la regiono de tiu ĉi vilaĝeto estis kverelo inter episkopoj de Vroclavo, kiuj posedis la vilaĝon Uhelná, kaj najbaraj aristokratoj de Maltitz, kiuj posedis bienon Vlčice.
|