Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uetikon (stacidomo). |
Uetikon ĉe la lago | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Meilen |
Koordinatoj | 47° 16′ 2″ N 8° 40′ 39″ O / 47.26722 °N, 8.67750 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 2″ N 8° 40′ 39″ O / 47.26722 °N, 8.67750 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5561 |
Areo | 3,49 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8707 |
Komunumkodo | 0159 |
Uetikon ĉe la lago (germane Uetikon am See) estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5561 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Uetikon situas inter Meilen kaj Rapperswil ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko sur la okcidenta deklivo de la montoĉeno Pfannenstiel. La bona klimato ebligas vinkultivadon kaj donas al la komunumo privilegian loĝsituon kun bela vido al la lago kaj la Alpoj.
Trafiko
Tra Männedorf pasas la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil, kiu estis konstruita en la jaro 1894, kaj per ĝi kaj buslinio al Uster la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
Unua dokumenta mencio de Uetikon datiĝas el la jaro 1263. Uetikon apartenis en la mezepoko al la regejo Wädenswil. La Libersinjoroj de Wädenswil cedis la regadoj kaj jurisdikcion pri la vilaĝo en la jaro 1287 al la ordeno de la Johanitoj. 1408 sukcesis elaĉeti sin de la servuto de la Johanitoj kaj en la jaro 1549 la urbo Zuriko aĉetis la regadon de Wädenswil. Ek de tiam Uetikon apartenis al la kamparvoktdistrikto Wädenswil. Ĉefa bienposedanto tradicie estis la Granda Monaĥejoen Zuriko. dum la Helveta Revolucio la ligo inter Uetikon kaj Wädenswil estis rompita. La komunumo estis atribuita al la distrikto Meilen.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Uetikon ĉe la lago
- Uetikon ĉe la lago en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|