Udupi
urbo urbego setlejo
Administrado
Poŝtkodo 576101
Demografio
Loĝantaro 165 401  (2011) [+]
Loĝdenso 2 424 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 20′ N, 74° 45′ O (mapo)13.33222222222274.746111111111Koordinatoj: 13° 20′ N, 74° 45′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 68,23 km² (6823 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Udupi (Karnatako)
Udupi (Karnatako)
DEC
Udupi
Udupi
Situo de Udupi
Udupi (Barato)
Udupi (Barato)
DEC
Udupi
Udupi
Situo de Udupi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Udupi [+]

Udupi,UdipiOdipu laŭ kanara lingvo ಉಡುಪಿ estas urbego en la samnoma distrikto Udupi en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas distrikta sidejo.

Geografio

Udupi situas en Malabara Marbordo en alteco 27 metrojn super la marnivelo. Malpe (jam kunfandita al Udupi) kun la marbordo troviĝas 5, havenurbo Mangaloro 54, Ĉikkamagaluru 111, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 309, Mumbajo 658, tutlanda ĉefurbo Delhio 1719, Kolkato 1767 kilometrojn (aere) .

Ornama voja pordego

Demografio

En 2011 populacio de Udupi estis 125000 (kun la antaŭurboj 165401).

Historio

En la 13-a jarcento sanktulo fondis Kriŝnan templon, samtempe li disvastigis filozofion. Signifa pilgrimado okazis poste. La urba konsilio funkcias ekde 1995.

Ekonomio

Udupi estas instrua, komerca kaj industria centroj en Karnatako. La ekonomio konsistas el agrikulturo kaj fiŝkaptado, iomete el manfaraĵoj kaj manĝindustrio.

Lingvoj

La ĉefa lingvo estas la tulua lingvo, ankaŭ kanara lingvo kaj konkana lingvo estas vaste konata, dum la urdua lingvo estas ofta inter la islamanoj.

Religioj

85.72% de la populacio estas hinduoj, 8.22% islamanoj, 5.59% kristanoj.

Klimato

En Udupi jare pluvas averaĝe po 4097 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas pro la musono, inter januaro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-32 °C.

Konstruaĵo

Trafiko

Udupi havas laŭmarbordan trairan ĉefvojon, same fervojan linion, krome estas vojo al interno de la subŝtato. La plej proksima flughaveno funkcias en Mangaloro. Malpe estas nur simpla fiŝkapta haveno.

Vizitindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.