
Udmurta lingvo | |
![]() | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
perma lingvaro | |
Parolantoj | 324 000 |
Skribo | cirila alfabeto, Udmurt alphabets |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | udm |
Glottolog | udmu1245 |
Angla nomo | Udmurt |
Franca nomo | oudmourte |
La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.
La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.
Gramatiko
La udmurta lingvo havas 15 kazojn kaj 4 tempojn.
Skribo
La lingvo uzas la cirilan alfabeton:
Udmurtoj aldonis literojn Ӝ/ӝ, Ӟ/ӟ, Ӥ/ӥ kaj Ӵ/ӵ. Ili estas unikaj kaj uziĝas nur en la udmurta lingvo.
А а | Б б | В в | Г г | Д д | Е е | Ё ё | Ж ж | Ӝ ӝ | З з |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
[a] | [b] | [v] | [ɡ] | [d], [dʲ] | [ʲe], [je], [e] | [ʲo], [jo] | [ʒ] | [d͡ʒ] | [z], [zʲ] |
Ӟ ӟ | И и | Ӥ ӥ | Й й | К к | Л л | М м | Н н | О о | Ӧ ӧ |
[d͡ʑ] | [ʲi], [i] | [i] | [j], [-ĭ] | [k] | [l], [lʲ] | [m] | [n], [nʲ] | [o] | [ʌ] |
П п | Р р | С с | Т т | У у | Ф ф | Х х | Ц ц | Ч ч | |
[p] | [r] | [s], [sʲ] | [t], [tʲ] | [u] | [f] | [x] | [t͡s] | [t͡ɕ] | |
Ӵ ӵ | Ш ш | Щ щ | Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я | |
[t͡ʃ] | [ʃ] | [ɕ ~ ɕtʲ͡ɕ] | [(j)] | [ɨ~ə~ɯ] | [ʲ] | [e] | [ʲu], [ju] | [ʲa], [ja] |
Statuso
La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.
Rilatoj al Esperanto
En la sama urbo aktivas interalie Bronislav Ĉupin, kiu en la urbo ekzemple publikigis gazetaran kurson pri Esperanto en la udmurta lingvo.
|