Udegoj | |
---|---|
![]() | |
etno | |
Tunguz-manĉura grupo | |
Suma populacio | |
1 325 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
udega lingvo • rusa lingvo | |
Religio | |
ŝamanismo • ortodoksismo | |
![Setlejo de la Udege en Rusio de municipaj distriktoj kaj urbaj distriktoj kiel procento de la tutsumo de ĉi tiu popolo en la Rusa Federacio. Laŭ la censo de 2010](../I/%D0%A0%D0%B0%D1%81%D1%81%D0%B5%D0%BB%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5_%D1%83%D0%B4%D1%8D%D0%B3%D0%B5%D0%B9%D1%86%D0%B5%D0%B2_2010.png.webp)
Udegoj (en la udega lingvo: удээ aŭ удэхе (udee aŭ udehe)) estas popolo vivanta en Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj en Rusio. Ili loĝas ĉe montaro Sihote-alin laŭ riveroj Ussuri (kaj ĝiaj alfluantaj branĉoj Ĥor, Bikin kaj Uman), Amur (Kur Kungari kaj Anjuj) kaj la riveretoj, kiuj alfluas al Tatara markolo - Samarga, Nelma, Edin ktp. La udegoj parolas la udegan lingvon, kiu apartenas al tungus-manĉura lingvaro. Udegoj vivtenas sin per ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado de ginsengo. Laŭ Sovetiaj kaj Rusiaj popolnombradoj ilia nombro kreskis ĝis la 1980-aj jaroj, sed malkreskis en 1990-aj jaroj. Nur malmultaj parolas la udegan lingvon.
Sovetia verkisto Aleksandr Fadejev verkis pri udegeoj en sia libro "La lasta el udegoj".
Jaro | Nombro de udegoj |
1926 | 1.357 |
1959 | 1.444 |
1970 | 1.469 |
1979 | 1.551 |
1989 | 2.011 |
2002 | 1.657 |
La plej grandaj udegaj vilaĝoj estas en
Ĥabarovska regiono: Gvasiugidi kaj Arsenjevo
Ĉemara regiono: Agzu, Krasnij Jar kaj Olon
Eksteraj ligiloj
- http://www.tooyoo.l.u-tokyo.ac.jp/Russia/bibl/Udege.html (en la angla lingvo)