Ucero | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42317 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 85 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 43′ N, 3° 3′ U (mapo)41.717072222222-3.0514Koordinatoj: 41° 43′ N, 3° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 964 m [+] | ||
Areo | 17 km² (1 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ucero [+] | |||
Ucero [uZEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 270 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 71 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Brazacorta kaj Quintanilla de Nuño Pedro. La municipo enhavas la loĝlokojn Río Chico, Río Lobos, Ucero kaj Valdelinares.
Kun Herrera de Soria kaj Nafría de Ucero ĝi regas komunumon konatan kiel Comunidad de Herrera de Soria, Nafría de Ucero y Ucero, kun area etendo de 384,84 hektaroj.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La senjorlando de Ucero apartenis en la 13-a jarcento al Juan García de Ucero, edzo de María de Meneses, kaj post lia morto, lia edzino heredis ĝin kaj donis ĝin al la sia filino ekstergeedza kun la reĝo Sanĉo la 4-a, nome Violante Sánchez de Kastilio.
En dokumento de la 13a de novembro 1325 en Avinjono, la papo Johano la 22-a komisiis al la ĉefepiskopo de Toledo, Juan de Aragón, atenti la plendon inter Violante Sánchez kaj la episkopo de Osma, Juan Pérez de Ascarón, pro la posedo de la senjorlando de Ucero, apartenanta laŭleĝe al ŝi pro heredo patrino kaj okupaciita kaj retenita eksterleĝe de la episkopo, laŭ ŝi.
En la Censo de 1879 de la Grafo de Floridablanca, ĝi estis ĉefurbo de la Partio de Ucero en la Intendencia de Soria, kun jurisdikcio de abtlando sub aŭtoritato de urbestro, nomumita de la episkopo de Osma.
Ekonomio
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Ĝi famas historie pro la mezepoka kastelo kaj nuntempe pro la elirejo al la Natura Parko Cañón del Río Lobos.
Inter vidindaĵoj estas la kastelo, preĝejo kaj ermitejoj (kelkaj nur ruinaj).
Bildoj
- Ermitejo de Sankta Bartolomeo
- Rozo de la Ermitejo de Sankta Bartolomeo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo] (hispane)