Kakaĵao (Cacajao Spp.), ankaŭ iam nomita uakarouakario, estas genro de novmondaj simioj en la familio Piteciedoj, kiuj troveblas en neotropisaj arbaroj de Amazonio. Ambaŭ nomoj kakaĵao kaj uakar[i]o devenas el amazoniaj indiĝenaj lingvoj.[1]

Priskribo kaj konduto

Inter novmondaj simioj kakaĵaoj havas nekutime mallongan voston (15–18 cm), multe pli mallongan ol kapo kaj korpo de la besto (40–45 cm). Ili havas longan maldensan hararon sed iliaj kapoj estas kalvaj kaj pro preskaŭ tuta manko de hipoderma graso aspektas preskaŭ kiel puraj kranioj. Samkiel sakioj (Pithecia Spp.), ilia plej parenca genro de simioj, kakaĵaoj havas protrudajn malsuprajn incizivojn. Alia tre nekutima karaktera eco de kakaĵao estas tre brila ruĝa koloro de la haŭto de kapo kaj vizaĝo de la simio. Kelkaj esploroj montras ke ruĝa koloro de la vizaĝo estas indiko de sano de kakaĵao kaj ke inoj elektas siajn partnerojn laŭ la intenso de la koloro.[2]

Kakaĵaoj en zooj estas plej ofte kvietaj kaj letargiaj, sed oni observis ke ili estas multe pli aktivaj en naturaj kondiĉoj, kie ili formas grupojn ĝis ĉirkaŭ 100 individuoj. Ili veturas tra kronaro de arbaroj, prefere okupante malaltajn branĉojn, kaj de tempo al tempo kapablas salti distancojn ĝis 6 metroj. Ilia manĝo plejparte konsistas ke fruktoj, nuksoj, burĝonoj kaj folioj.

Specioj kaj arealo

Oni agnoskas kvar speciojn de la genro:[3][4]

  • Genus Cacajao
    • Kalva kakaĵao, C. calvus
      • Cacajao calvus calvus
      • Cacajao calvus ucayalii
      • Cacajao calvus rubicundus
      • Cacajao calvus novaesi
  • Speciaro Nigrakapaj kakaĵaoj
    • Oradorsa kakaĵao, Cacajao melanocephalus
    • Arasaa kakaĵao, Cacajao ayresi*
    • Kakaĵao de Pico da Neblina, Cacajao hosomi*

En 2014 Ferrari et al proponis alternativan taksonomion laŭ kiu la Arasaa kakaĵao estas subspecio de Oradorsa kakaĵao kaj estas ankaŭ agnoskita aparta specio Cacajao ouakary.[5][6] Tiu ĉi taksonomio ankoraŭ ne estas vaste akceptita.[7]

Iĉo de kalva kakaĵao.

Arealoj de kakaĵaoj situas en neotropisaj varzeoj aŭ ripariaj arbaroj de Amazonio. Ili tuŝas teritoriojn de Brazilo, Kolombio, Peruo kaj Venezuelo.[8]

La kvar specioj de kakaĵaoj agnoskitaj laŭ klasika taksonomio ĉiuj troveblas en nord-uesta Amazonio. La kalva kakaĵao konata pro sia brile ruĝa kapo[9] troveblas norde de Amazono kaj sude de rivero Japurao, plejparte en teritorio de Naturrezervejo Mamiraŭao. La oradorsa kakaĵao troveblas inter Amazono kaj Rio Negro. La kakaĵao de Pico da Neblina vivas norde de Rio Negro, ueste de rivero Marauiá kaj eoste de la Kasikiaro. La arasaa kakaĵao estas nun nur konata en baseno de rivero Curuduri.

Referencoj

  1. Barnett, A. A. (2004). The meanings of Cacajao and Uacari: Folk Etymology in Neotropical Primate Taxonomy. Neotropical Primates 12(3): 147-152
  2. Corso, Josmael. (2013). "Highly Polymorphic Colour Vision in a New World Monkey with Red Facial Skin, The Bald Uakari (Cacajao calvus)" [Proc Biol Sci] v.283, April 2016.
  3. Groves, C. P. (2005). "Genus Cacajao". // Wilson, D. E.; Reeder, D. M (eds.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3rd ed.). Johns Hopkins University Press. p. 146. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.
  4. Boubli, J. P., M. N. F. da Silva, M. V. Amado, T. Hrbek, F. B. Pontual, and I. P. Farias (2008). A taxonomic reassessment of black uakari monkeys, Cacajao melanocephalus group, Humboldt (1811), with the description of two new species”, International Journal of Primatology 29, p. 723–749. doi:10.1007/s10764-008-9248-7. Arkivigite je 2008-10-31 per Archive-It Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-31. Alirita 2019-09-25.
  5. Ferrari, Stephen F. (2014). Reconsidering the taxonomy of the Black-Faced Uacaris, Cacajao melanocephalus group (Mammalia: Pitheciidae), from the northern Amazon Basin”, Zootaxa 3866 (3), p. 353–370. doi:10.11646/zootaxa.3866.3.3. Alirita 2019-07-24..
  6. Cacajao. ASM Mammal Diversity Database. Arkivita el la originalo je 2017-05-26. Alirita 2019-07-24.
  7. Cacajao. ITIS. Alirita 2019-07-24.
  8. Gron, K.J.. Primate Factsheets: Uakari (Cacajao) Taxonomy, Morphology, & Ecology (2008-07-21). Alirita 2012-07-01.
  9. Wolfe, A. (1997) Primates, San Francisco: Chronicle Books, p. 159
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.