UPA | ||
---|---|---|
Unidade de Pronto Atendimento 24h de Votuporanga | ||
Komenco | 30-a de aprilo 2011 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Publika sanservo | |
Retejo | Informpaĝo | |
UPA 24h (portugala mallongigo por Unidade de Pronto Atendimento 24 horas) estas saninstalaĵo de meza komplekseco en la brazila urbo Votuporango, inaŭgurita de la loka plenuma povo en la 30-a de aprilo 2011.
Subtenata de la ministerio pri sano, UPA funkcias 24 horojn tage en partnereco kun la servo SAMU 192.
La celo de UPA estas redukti atendovicojn en hospitalaj sukurejoj. Kiam la uzanto alvenas al UPA, kuracistoj provizas helpon, kontrolas la problemon kaj detaligas la diagnozon. Ili analizas ĉu necesas sendi la pacienton al hospitalo aŭ teni lin sub observado.
Referencoj
- ↑ Informpaĝo en la retejo gov.br portugale
- ↑ Raporto en la retejo de la plenuma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-11-01 per la retarkivo Wayback Machine portugale
Vidu ankaŭ
- Ministerio pri sano
- Votuporango
- SAMU 192
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.