UNESKO-premio Madanjeet Singh | ||
Premio Madanjeet Singh de la UNESCO para la Promoción de la Tolerancia y la No Violencia | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Madanjeet Singh | |
Organizanto | Unesko | |
Fondita en | 1996 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La UNESKO-premio Madanjeet Singh por la promocio de la toleremo kaj de la ne-perforto estas premio aljuĝata ĉiun duan jaron de Unesko.
La premio estis inaŭgurita en 1996, post la Jaro de la Unuiĝintaj Nacioj por la toleremo de 1995 kaj en rilato al la 125-a datreveno de la naskiĝo de Mohandas Karamchand Gandhi, financita kun donaco de Madanjeet Singh.
La premio anonciĝas ĉiun duan jaron je la Internacia Tago por Toleremo. La ricevintoj ankaŭ ricevas 100,000 usonajn dolarojn.[1]
Celo
La celo de tiu premio estas honorigi kaj premii eksterordinarajn realigojn en la antaŭenigo de la toleremo, kiel gravaj modeloj por aliaj en la fako de la sekuriĝo de la paco. La efiko-analizo estas parto de la procezo de nomumo kaj taksado.
Laŭreatoj de la Unesko-premio pri toleremo kaj neperforto
Jaro | Laŭreatoj | Lando |
---|---|---|
2016 | Federacia centro de esplorado kaj de metodiko por la toleremo, la psikologio kaj la edukado[1] | Rusio |
2014 | Ibrahim Ag Idbaltanat | Malio |
Francisco Javier Estevez Valencia | Chilio | |
2011 | Anarkali Kaur Honaryar | Afganio |
Khaled Abu Awwad | Palestino | |
2009 | François Houtart | Belgio |
Abdul Sattar Edhi[2] | Pakistano | |
2006 | Veerasingham Anandasangaree | Srilanko |
2004 | Taslima Nasreen[3] | Bangladeŝo |
2002 | Aung San Suu Kyi[4] | Birmo |
2000 | Ŝenudo la 3-a[5] | Egipto |
1998 | Narayan Desai | Barato |
Pakistano | ||
1996 | Pro-femmes Twese Hamwe | Ruando |
Referencoj
- 1 2 (en) UNESCO-Madanjeet Singh Prize for the Promotion of Tolerance and Non-Violence, Unesko
- ↑ (en) "François Houtart (Belgium) and Abdul Sattar Edhi (Pakistan) to share 2009 UNESCO-Madanjeet Singh Prize for the Promotion of Tolerance and Non-Violence", UNESCO, Oct 20, 2009 - la raporto inkluzivas du honorajn menciojn.
- ↑ (en) UNESCO Prize For Bangla Journalist, Iran Daily, la 14-an de oktobro 2004
- ↑ (en) UNESCO-Madanjeet Singh Prize for Suu Kyi, The Hindu, Okt 2002 Arkivigite je 2005-02-26 per la retarkivo Wayback Machine - raporto inkluzivas kvin honorajn menciojn.
- ↑ (en) Pope Shenouda wins UNESCO prize for tolerance, non-violence, Arabic News, la 18-an de oktobro 2000
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
(angla) Oficiala retejo de la UNESKO-premio Madanjeet Singh
(angla) Inspiraj modeloj por akceli toleremon en indiĝenaj komunumoj, debato