UK 2011 | ||
---|---|---|
Loko | Kopenhago, Regiono Hovedstaden, Danio | |
Ekde | 23-a de julio 2011 | |
Ĝis | 30-a de julio 2011 | |
Oficiala retejo | www.96uk-kopenhago.dk | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio. Aliĝis 1458 personoj el 66 landoj.[1]
Kongresurbo
La decidon pri elekto de Kopenhago kiel kongresurbo faris kaj diskonigis la estraro de UEA dum la 94-a UK okazinta en Bjalistoko 2009. Por organizi la Kongreson, kun Kopenhago konkuris Madrido. Kopenhago akceptis la kongreson jam la kvaran fojon en historio: antaŭaj UK-j tie okazis en la jaroj 1956, 1962 kaj 1975.
Kongresa temo
Laŭ decido de la Estraro de UEA, farita oktobre 2010, la temo de la 96-a UK estas "Dialogo kaj interkompreno"[2] kaj rilatas al la Internacia Jaro de la Junularo, anoncita de Unuiĝintaj Nacioj.[3] Irina Bokova, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, sendis al la kongreso salutmesaĝon.[4] Enkondukon al la temo dum la solena inaŭguro de la kongreso faris Pernille Fenger, direktorino de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNPF).[5]
Programeroj
Dum la 64a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni prezentis prelegojn pri astronomio, oksigeno, la hebrea lingvo, studaro pri la ĉielo, vikingoj, aidoso, homaranismo, Otto Jespersen kaj maŝintradukado kaj Apertium.
Grava okazintaĵo estis la prezentado de la teatraĵo Dek tagoj de kapitano Postnikov laŭ romano de Mikaelo Bronŝtejn fare de la asocio de dramaj artistoj de Serbio Savez Dramskih Umetnika Srbije kun Saŝa Pilipoviĉ en la rolo de Aleksandar Postnikov.
Programo
Kongresaj programeroj
Trejnaj programoj kaj ekzamenoj
Lingva agadoMovadaj aranĝoj
|
Regiona agado
Fakaj asocioj
|
Organizaĵoj
Kleriga programo
Spektakloj
|
Kongresa Rezolucio
de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago
Ni, la partoprenantoj en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj al Kopenhago el 66 landoj por komune dialogi pri la iniciato kiun UN lanĉis per la proklamo de Internacia Jaro de la Junularo,
efektiviginte multvidpunktan diskutadon pri tiu temo, en etoso de interkomprenemo kaj efika komunikado, ĉerpinte el niaj unuopaj kaj kolektivaj spertoj kiel anoj de diversaj socioj, aĝogrupoj, etnoj, seksoj, mondbildoj, politikaj sintenoj kaj religiaj konvinkoj, agnoskinte la kontribuojn de la junularo al la socio kaj la neceson malfermi ŝancojn por ĝia partopreno en la kolektivaj decidoprocezoj, por taŭge alfronti la diversajn defiojn kaj ŝancojn de la nuna realo -- sociekonomiajn, ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp -- cele al la estonteco de la homaro kaj la planedo, konstatinte ke tra la epokoj kaj kulturoj, la diversaj generacioj rilatis inter si laŭ variaj modeloj kaj strategioj, kun foja estiĝo de aparta junulara kulturo, kaj ke en la Esperanto-movado mem tio esprimiĝis ekz. per la efike avangarda rolo plenumita de ties junulara branĉo en apartaj historiaj turnopunktoj,
rekomendas ke la unuopaj organizaj instancoj kaj sociaj medioj de la Esperantaj movado kaj komunumo aktive strebu al la kreado de taŭgaj kondiĉoj por kontakto, alproksimiĝo kaj kunlaborado inter junuloj kaj aliaĝuloj, ke la anoj de la malsimilaj aĝogrupoj en Esperantujo iĝu pli konsciaj pri la potencialo kiun por intergeneracie kontentigaj rilatoj liveras la esperantisma ideo mem de reciproka respekto kaj ambaŭdirekta bona volo,
alvokas al UEA, TEJO kaj iliaj respektivaj landaj organizoj pliproksimigi tempe kaj geografie siajn kongresojn, same internaciajn kiel landajn kaj regionajn, per kunordigita decidado, al konkretaj paŝoj ĉiunivele por kunagigi esperantistojn rete kaj eksterrete agantajn, same por enmovadigi perretajn lernintojn de la lingvo, kiel por helpi la tradician movadon adaptiĝi al la nuna epoko.
Kopenhago, 30 julio 2011
Referencoj
- ↑ Vikinga Voĉo, n-ro 6 (kongresa kuriero de la 96-a UK), arkivigite je stato de marto 2012 (esperante, en formato PDF)
- ↑ Gazetara Kominiko de UEA, n-ro 399: Internacia Junulara Jaro - pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK, la 26-a de oktobro 2010
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 393: Internacia Jaro de la Junularo: ilia jaro, ilia voĉo, la 5-a de aŭgusto 2010
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 421: Salutmesaĝo de Unesko al la 96-a UK, 2011-07-24
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 421: La 96-a UK malfermita, 2011-07-24
Eksteraj ligiloj
- la retpaĝaro de la 96-a UK rekte ne plu atingeblas, jen ankoraŭ ĝi estas arkive (esperante)
- ankoraŭ brile videblas numero 4 2011 de la bulteno "Esperanto en Danio", tuj post la evento, kun raporto kaj multaj fotoj pri la UK (same esperante, en formato PDF)
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |