UK 2005 | ||
---|---|---|
Loko | Vilno, ![]() | |
Ekde | 23-a de julio 2005 | |
Ĝis | 30-a de julio 2005 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
En 2005, la 90-a Universala Kongreso de Esperanto inter la 23-a kaj 30-a de julio okazis en Vilno, Litovio. Ĝis la 19-a de julio 2005 aliĝis 2230 personoj el 62 landoj. Ĝis la 30-a de julio tiu ĉi nombro atingis 2340 el 62 landoj. La kongresa temo estis "100 jaroj de interkultura komunikado".
El la programo
25-a de julio 2005 -
K l e r i g a T a g o
Unua bloko: 9:00 – 10:30
Literaturaj Skoloj
Parolis Nikolao Gudskov, Árpád Máthé, Ĵak Lepŭil' kaj Jo-Petro Danvy. (Salono Grabowski)
Landaj Asocioj
Diskutis Normand Fleury, Emile Malanda Nianga, Reza Torabi. (Salono Berthelot)
La Ŝanĝiĝanta Situacio en Internaciaj rilatoj
Parolis Wera Blanke, José Antonio Vergara, Jozef Reinvart. (Salono Lapenna)
La Lingvoj de Baltio inter la Lingvoj de la Mondo
Parolis Marc Vanden Bempt, Brian Moon, Aida Čižikaitė, Madis Linnamägi, Humphrey Tonkin. (Salono Chen Yuan)
Dua bloko : 10:45 – 12:15
Informado: Pluraj Celoj, Pluraj Metodoj, Pluraj Rezultoj
Parolis Renato Corsetti, ´François Bartsch, Aleksander Korĵenkov, Claude Longue-Epée, José Antonio Vergara, Etsuo Miyoshi. (Salono Lapenna)
Redakti Revuojn: Kiel Fari kaj Kion Fari?
Parolis Stano Marĉek, Doi Chieko, Georgij Kokolija, Paul Peeraerts. (Salono Berthelot)
Balta Literaturo en Esperanto
Parolis Vytautas Šilas kaj Margarita Želve. (Salono Grabowski)
Najbare al la Baltaj Landoj
Parolis Barbara Despiney, Bīruta Rozenfelde kaj Halina Gorecka. (Salono Chen Yuan)
Tria bloko : 12:30 – 14:00
Tradukado
Parolis Istvan Ertl, Gerrit Berveling, Spomenka Štimec, Toon Witkam. (Salono Chen Yuan)
Kulturcentroj Esperantistaj
Parolis Brian Moon, Andrzej Grzębowski, Zsófia Kóródy. (Salono Grabowski)
Esploriloj kaj Esplorejoj
Parolis Endre Dudich, Tacuo Huĝimoto kaj Geoffrey Sutton. (Salono Lapenna)
Junularo tra la Jardekoj
Parolis Sjoerd Bosga, Hans Michael Maitzen kaj Humphrey Tonkin. (Salono Berthelot)
Dum la 58a sesio de la Internacia Kongresa Universitato oni organizis prelegojn pri astronomio, glaciepoko, eŭrolingvistiko, lingvistikaj aspektoj de Esperanto kaj de la litova lingvo, matematiko, aŭtomata tradukado, kaj vampiroj.
Prezentitaj teatraĵoj
- Familia etoso de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri, prezentis Teatra Trupo de Tuluzo
- Kiel mortigi sian edzinon de Antonio Amurri en esperanto-traduko de Tereza Kapista. Prezentis Shelter Sceno (Slavica Stojanov, Saša Pilipović kaj Ana Pilipović )
- Litovio de Barbora laŭ dramo de J. Grušas, prezentis Birutė PREKEVIČIŪTĖ el Malgranda Teatro de Kaunas
Amaskomunikiloj
Je la 11-a de julio la regiona televido de Vilnius (videbla en pli ol duono de litovia teritorio) dediĉis la tutan vesperan novaĵ-elsendon "Pulsas" al la kongreso. En 15-minuta intervjuo la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas respondis demandojn pri la Universala Kongreso de Esperanto kaj pri Esperanto ĝenerale.
La 13-an de julio la litovia nacia novaĵagentejo ELTA disvastigis longan informon pri la UK en Vilno. Multaj amaskomunikiloj uzis ĝin. Interalie ankaŭ la populara retogazeto "Omni.lt".
Loka Kongresa Komitato
- Povilas Jegorovas — prezidanto
- Stasys Kružinauskas — vicprezidanto
- Aloyzas Gudavičius — rektoro de IKU
- Irena Alijošiūtė — sekretario
- Aida Čižikaitė — kultura programo
- Dalia Pileckienė — loĝigo
- Vilma Tamašauskienė — antaŭkongreso, postkongreso, ekskursoj
- Nijolė Stakėnienė — infana kongreseto
- Choe Taesok (Choi Dae Suk) — kongresa kuriero, UK-hejmpaĝkunordiganto
- Petras Čeliauskas — kongresa kuriero
- Gražina Opulskienė — instruado
- Audrys Antanaitis — ekstera informado
- Vita Petronytė — junulara programo
- Solveiga Sadauskaitė — kasisto
- Jolanta Dudėnaitė — bonveniga servo
- Laurynas Skūpas — programo
- Ramūnas Narbutas — giĉetoj, helpantoj
- Marijus Dilba — kongresejo
- Arimantas Račkauskas — konsilanto, scienca programo
- Alfredas Maruška — handikapitoj, blindula kongreso
- Algimantas Piliponis — lingvoproblema simpozio
- Regina Dovidavičiūté — interna informado
- Sigitas Sidaravičius — turisma informado
- Mečislovas Adomas Grikpėdis — kongresaj eldonaĵoj
- Diemantė Aničienė — ekskursoj
- Inesa Balaikienė — bonveniga servo
- Ieva Vaigauskaitė — junulara programo
- Irma Sabonytė — handikapitoj, blindula kongreso
Eksteraj ligiloj
- kongresaj informoj en la retejo de Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine UEA
- Paĝoj de la LKK
- kongresaj informoj en la retejo de Ĉina Radio Internacia Arkivigite je 2011-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
![]() | Universalaj Kongresoj | ![]() |
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 | ||
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 |