UK 2004 | ||
---|---|---|
Loko | Pekino, Popola Respubliko Ĉinio | |
Ekde | 24-a de julio 2004 | |
Ĝis | 31-a de julio 2004 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004 en Pekino, Ĉinio. Venis 2031 partoprenantoj el 51 landoj.
Dum la Universala Kongreso en Pekino estis elektita nova estraro de la Universala Esperanto-Asocio por la sekva, dujara periodo. Prezidanto de la asocio restis la italo Renato Corsetti. Claude Nourmont el Francio estis elektita kiel kasisto, Ulla Luin el Svedio iĝis la ĝenerala sekretario. Krome estis elektitaj Ans Bakker-Ten Hagen (Nederlando), Maritza Gutierrez (Kubo), Amri Wandel (Israelo) kaj Yu Tao (Ĉinio).
Prezentita teatraĵo
- Judita, romano de Miro Gavran, adaptita al scenejo en formo de monodramo far Maja Gregl, prezentita de Vida Jerman.
Kongresa rezolucio
La 89a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24a de julio ĝis la 31a de julio 2004 kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,
traktinte la temon "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj",
notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,
memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimiĝo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,
notante la "Raporton pri Homa Evoluigo 2004" de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,
alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucio de Unesko,
DEKLARAS
ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,
ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,
ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,
ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj siajn utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,
ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo.
Aliĝintoj laŭ landoj
Ordigo de la 1794 unuaj aliĝintoj laŭ 49 landoj.
Lando | Aliĝintoj |
---|---|
Ĉinio | 931 |
Japanio | 177 |
Francio | 81 |
Germanio | 71 |
Sud-Koreio | 51 |
Italio | 46 |
Rusio | 37 |
Litovio | 36 |
Nederlando | 30 |
Usono | 27 |
Kroatio | 24 |
Svedio | 23 |
Vjetnamio | 22 |
Brazilo | 21 |
Britio | 19 |
Aŭstralio | 15 |
Svislando | 15 |
Irano | 13 |
Belgio | 11 |
Finnlando | 11 |
Bulgario | 10 |
Hispanio | 10 |
Kanado | 10 |
Ĉeĥio | 9 |
Israelo | 9 |
Pollando | 9 |
Islando | 8 |
Nepalo | 8 |
Hungario | 6 |
Norvegio | 5 |
Aŭstrio | 4 |
Danio | 3 |
Barato | 3 |
Kubo | 3 |
Pakistano | 3 |
Portugalio | 3 |
Estonio | 2 |
Grekio | 2 |
Luksemburgo | 2 |
Serbio kaj Montenegro | 2 |
Slovakio | 2 |
Slovenio | 2 |
Kanarioj (Hispanio) | 1 |
Irlando | 1 |
Kolombio | 1 |
Latvio | 1 |
Togolando | 1 |
Ukrainio | 1 |
Uzbekio | 1 |
Venezuelo | 1 |
Eksteraj ligiloj
- retejo pri la 89-a UK de Ĉina Radio Internacia Arkivigite je 2011-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- 1 kaj 2 kaj 3: fotoj de la Kongreso
- Tre ĉina kongreso finiĝis (el Libera Folio)
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 | ||
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 |