UK 2001 | ||
---|---|---|
Loko | Zagrebo, Kroatio | |
Ekde | 21-a de julio 2001 | |
Ĝis | 28-a de julio 2001 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
En 2001, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Zagrebo, Kroatio. Aliĝis 1691 kongresanoj. La kongresa temo estis "Kulturo de dialogo - dialogo inter kulturoj".
Programeroj
Tiuokaze oni organizis multajn programerojn por prezentado de Kroatio. Por la 54a sesio de la Internacia Kongresa Universitato okazis prelegoj pri tutmondaj lingvoj, dialogo al ekstertera kulturo, Harry Potter, ekonomia socialismo, frazeologio, muziko, edukmodeloj.
Krom la kutimaj distraj koncertoj, en la Nacia Teatro Vida Jerman prezentis verkon "La lasta tago en la vivo de Maria Teresia" kun ege alta sukceso de publiko kaj prestiĝo. Saša Pilipović prezentis la verkon "La malfermilo" de Victor Lanoux.
Loka kongresa komitato
- Dalibor Brozović - prezidanto
- Ankica Jagnjić - vicprezidanto, infana kongreseto
- Dalibor Šeatović - vicprezidanto, loĝigo
- Spomenka Štimec - sekretario
- Dinka Šimunić - kasisto
- Željka Kelava - personaro, giĉetoj
- Faruk Islamović - ekskursoj
- Miroslav Jerković - arta programo
- Maja Tišljar - arta programo
- Danka Tišljar - arta programo
- Stjepan Žgela - arta programo
- Emina Višnić - arta programo
- Judita Hudeček - ekstera informado
- Josip Pleadin - movada informado
- Davor Štimec - kongresejo
- Irina Barač - junularo, loĝado
- Melanija Grgić - bonveniga servo
- Ljerka Stilinović - administrado
- Ivan Špoljarec - interreto
Ekskursoj
Dumkongresaj ekskursoj konatigis al la kongresanoj interalie la regionojn lagoj de Plitvice kaj Zagorje, la naturparkon Lonjsko Polje (la vadejoj de rivero Lonja), folkloron en Hlebine, kastelajn manĝaĝojn en Djurdjevac kaj arbarojn en Vrbovec, kaj la urbojn Opatija en Istrio kaj (per aviadilo) Dubrovnik en Dalmatio, krome multajn lokojn en kaj ĉirkaŭ la kongresurbo Zagrebo. Aldoniĝis antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.
Eksteraj ligiloj
- kongresa retejo de UEA (listo de ligiloj) Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- PDF-dosiero de la Dua Bulteno de la UK 2001
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 | ||
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 |