UK 1970 | ||
---|---|---|
Loko | Vieno, Aŭstrio | |
Ekde | 1-a de aŭgusto 1970 | |
Ĝis | 8-a de aŭgusto 1970 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 55-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1970 en Vieno, Aŭstrio. Ĝi havis 1987 aliĝintajn partoprenantojn el 46 landoj.[1] La kongresa temo estis "Esperanto kiel instrumento de internacia konceptado de la mondo".
La Alta Protektanto estis la esperantisto Franz Jonas, ŝtata prezidanto de Aŭstrio, kiu ankaŭ paroladis en la Solena Inaŭguro de la kongreso. Leopold Grimme estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
Prelegoj
Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Eugen Wuster. Nome prelegis Ernst Joseph Görlich (Aŭstra literaturo kiel interligilo inter la popoloj), Ivo Lapenna (Atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj), J. C. Wells (Transforma-genera gramatiko), Lucien Laurat (Nacia kunvivado en la Aŭstra-Hungara ŝtato kaj ĝiaj paraleloj kun la nuntempa unuiĝo de Eŭropo), Jonas Dogys (Distribuo kaj dinamiko de bios-vitaminoj en superaj plantoj), M. E. Falla (Kiel komputilo komprenas?), István Szerdahelyi (Apliko de ekzaktaj metodoj en la didaktika kompar-lingvistiko), Hideo Shinoda (Ĉu viro aŭ virino estas denaske destinita?), Paul Neergaard (Universitato kun Esperanto kiel instrulingvo?) kaj Gaston Waringhien (Leksikografiaj kaj leksikologiaj problemoj).[2]
Programoj
Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris la programojn de la 26-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 10a ĝis la 17a de aŭgusto en Graz, de la 11-a Internacia Infana Kongreseto el la 1a de aŭgusto ĝis la 8a de aŭgusto en Vieno mem kaj de la Oficiala Postkongreso en Linz.[3]
Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.
Distra programo
Okazis Aŭstra Vespero dimanĉe la 2-an de aŭgusto kun abunda prezento de muziko, kanto kaj danco. La teatraj vesperoj okazis la 3-an kaj 4-an de aŭgusto kun prezento de "Sybilla" de Pär Lagerkvist, sveda verko esperantigita de Ib Schleicher kaj fare de mebroj de pola Teatr. Al. Wegierski de Bialistoko kaj de "La virina regno" de St. L. Kostov, esperantigita de Kiril Drajev kaj fare de geaktoroj de la Bulgara Esperanto-Teatro. Krome, dum la Internacia Arta Vespero vendrede la 7-an inter aliaj montroj, Jadwiga Gibczynska ludis la monologon "Maria Sklodowska-Curie".[4]
Ekskursoj vizitis proksimajn lokojn, kiel Vieno mem, la kastelo Kreuzenstein, la lago Neusiedler, Wachau, montaro Rax, Semmering
Notoj
- ↑ Laŭ la "Kongresa Libro" estis 1591 aliĝintoj, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
- ↑ "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 44-55.
- ↑ "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 87-93.
- ↑ "55-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Vieno, 1970, paĝoj 62 kaj 81.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 • Bruselo 1960 | ||
Harrogate 1961 • Kopenhago 1962 • Sofio 1963 • Hago 1964 • Tokio 1965 | ||
Budapeŝto 1966 • Roterdamo 1967 • Madrido 1968 • Helsinki 1969 • Vieno 1970 | ||
Londono 1971 • Portlando 1972 • Beogrado 1973 • Hamburgo 1974 • Kopenhago 1975 | ||
Ateno 1976 • Rejkjaviko 1977 • Varna 1978 • Lucerno 1979 • Stokholmo 1980 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 |