UK 1935
Loko Romo,  Italio
Ekde 3-a de aŭgusto 1935
Ĝis 10-a de aŭgusto 1935
 Antaŭa Sekva 
Solena Malfermo
Julia C. Isbrücker kaj Odo Bujwid dum kongresa ekskurso al Pompejo

La 27-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en aŭgusto 1935 kunvenigis 1442 partoprenantojn en Italio, estis unika laŭ organiza aspekto. Ĝi estis kongreso migranta; ne okazis en nur unu urbo, sed minimume en tri: Florenco (Firenze), Romo, Napolo. Tial oni ŝerce parolis pri "UK en Firona". Post semajno plena de ekskursoj eblis almeti plian semajnon, en kiu oni plu krozis per ŝipo ĝis Tripolo (Libio). Poste oni reveturis ĝis Ĝenovo.

Tiu UK estis do tute aparta pro sia daŭro, sia migrema karaktero. Laŭ la raportoj de Teodor Jung tiam ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto, ĝi estis ankaŭ aparte malbone organizita: Plej multis francaj krokodiloj kaj la servoj suferis pro manko de homfortoj.

Unika ĝi estis ankaŭ pro la konsiderinda subteno fare de la itala ŝtato, tiam regata de la faŝisto Mussolini. Je aliaj okazoj, kaj precipe post la kongreso, la ŝtato malfaciligis la laboron de la esperantistoj.

Teatraĵo prezentita

Prelego en Somera Universitato

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.