UK 1923
Loko Nurenbergo,  Germanio
Ekde 2-a de aŭgusto 1923
Ĝis 8-a de aŭgusto 1923
 Antaŭa Sekva 
Komuna foto

La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1923 en Nürnberg, Germanio. 4963 partoprenantoj. Prezidanto de la kongreso estis Johannes Dietterle, prezidanto de la LKK estis Richard Ledermann.

Teatraĵoj prezentitaj

  • Natan la saĝulo de Gotthold Ephraim Lessing. Prezentis profesiaj geaktoroj el la Urba Teatro de Nürnberg. Reĝisoris Karl Marx kiu kunludis. Ĉefrolis Alfred Richter-Anschütz el Chemnitz. Debutis en ĝi Aleksander kaj Camilla Starke, kiuj poste famiĝis. La kritikoj nomis la spektaklon "Ora najlo" de la tuta kongreso.
  • Kabaredo de Literatura Mondo. Prezentis profesiaj kaj amatoraj hungaraj artistoj, interalie Iren Noiret, Mihály Sárossy, Coronna kaj Anna Pechan, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay. Enestis tri teatraĵoj, nome Paĝio de l' reĝino, komedieto de Heltai kaj Makai, Maskobalo de Julio Baghy, kaj Psikiatroj, "treege amuza ŝercdialogo de Karinthy", en kiu rolis Kalocsay kaj Baghy



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.