Universala Kongreso
Bildo sur propaganda poŝtkarto por la 2-a Universala
Kongreso de Esperanto. Kongresanoj malakceptas
la oferton de tradukisto, ĉar ili
ja parolas Esperanton
Urbo (lando)Ĝenevo (  Svislando)
Datoj28-a de aŭgusto 1906 -
2-a de septembro 1906
Prezidanto LKK
Alta protektanto
Aliĝintoj818
Menciindefondo de KKK

La 2-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 28-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 1906 en Ĝenevo, Svislando. Venis 818 partoprenantoj el 30 landoj.

La malferma ceremonio okazis en Victoria Hall. Aliaj eventoj okazis en "Amis de l'Instruction" kaj en la aŭditorio de la ĝeneva universitato. La bankedo okazis en "Kiosque des Bastions".

La LKK konsistis el prezidanto Friedrich Schneeberger, du sekretarioj Hector Hodler kaj Edmond Privat, tiam gimnazianoj 16- kaj 18-jaraj. Entute LKK konsistis el 15persona grupo.[1]

Dum la kongreso oni fondis Konstantan Kongresan Komitaton kaj aprobis deklaracion pri neŭtraleco de la Esperanto-kongresoj.

Victoria Hall, loko de la malferma ceremonio

Teatraĵoj prezentitaj

Referencoj

  1. Universalaj lingvoj en Svislando, Andy Künzli, 2006 paĝo 697


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.