Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ufa (stacidomo). |
Ufa (baŝkire Өфө) | |||
ruse Уфа | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Уфа | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||
Respubliko | Baŝkirio | ||
Rivero | Belaja | ||
Supermara alteco | 150 m s. m. | ||
Koordinatoj | 54° 44′ 00″ N 55° 58′ 00″ O / 54.73333 °N, 55.96667 °O (mapo) | ||
Areo | 707,93 km² (70 793 ha) | ||
Loĝantaro | 1 074 900 (2010) | ||
Denseco | 1 518,37 loĝ./km² | ||
Fondita | 1574[1] | ||
- statuso de urbo | 1586 | ||
Urbestro | Irek Iŝmuĥametoviĉ Jalalov | ||
Horzono | YEKT[2] (UTC+6) | ||
Poŝtkodo | 450-450999 | ||
OKATO | 80 401 | ||
Kodo | +7 347 | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Situo enkadre de Baŝkirio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ufa | |||
Retpaĝo: http://www.ufacity.info/ | |||
Ufa (ruse Уфа [ufá], baŝkire baŝkire Öfö, tatare Efä) estas urbego kaj ĉefurbo de Baŝkirio, Rusia Federacio, kie ĝi estas la 11-a plej granda urbo. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 1 115 560 loĝantoj sur areo de 707,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 576 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 150 m
- Areo: 708 км²
- Horzono: UTC + 6
- Telefonkodo: 347, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2010)
- Poŝtkodo: 450 000 - 450 999
- Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 80401
- Demografio historie:
Geografio
Ufa troviĝas en la suda parto de la lando, apud Uralo, en valo de rivero Belaja (Blanka, Белая) (kiu enfluas en riveron Kama (Кама)), ĉe la enfluo en ĝin de riveroj Ufa (Уфа) kaj Djoma (Дёма).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 44′ N 55° 58′ O / 54.733 °N, 55.967 °O (mapo).
Historio
La urbon oni fondis en 1574 lige kun la ekrego de la baŝkira teritorio fare de Rusio. Tiam unue provizora fortikaĵo konstruiĝis. Ufa havas statuson de urbo ekde jaro 1586. Ekde 1919 ĝi estas ĉefurbo de la supre menciita aŭtonomio, post la socialismo ankaŭ religia centro de muslimoj. En Ufa ŝtata universitato funkcias.
La 3an de junio de 1989 du moviĝantaj trajnoj okazigis sparkojn kiuj eksplodigis naturan gason el gasdukto ĉe Ufa. Estis ĉirkaŭ 645 mortintoj.[3]
Ekonomio
Industrio de Ufa naskiĝis nur en la 19-a jarcento. En 1925 oni komencis produkti turbinojn por flugmaŝinoj, ekde 1942 diversajn gumojn, nuntempe plastojn.
Trafiko
Ekde 1870 la ŝipado, ekde 1892 la fervojo ekfunkciis, kiel transsiberia fervojo. Ufa havas internacian flughavenon. En la urbo tramoj, aŭtobusoj, troleoj kaj ekde 2011 supozeble metroo liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Famuloj
- Ekde 1917 ĝis la hejmenveno tie vivis kaj verkadis Jaroslav Hašek
- En Ufa mortis hungara kemiisto Irén Júlia Götz
Esperantistoj
- Boris Kolker
- Nikolaj Ŝigajev
- Nina Cvileneva
Bildaro
- Moskeo en Ufa
- Ortodoksa preĝejo en Ufa
- Riverbordo de Ufa
Referencoj
- ↑ History of Ufa Arkivigite je 2016-09-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Current local time in Ufa. Time and Date. Alirita 24 November 2013. angle
- ↑ Destruida una planta de gas en Argelia tras una explosión que ha dejado 27 muertos. Arkivita el la originalo je 2016-11-11. Alirita 2014-04-23.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Ĉefurbo: Ufa
Urbaj distriktoj: Agidel | Kumertau | Meĵgorje | Neftekamsk | Oktjabrjskij | Salavat | Sibaj | Sterlitamak | Ufa
Municipaj distriktoj: Abzelilova | Alŝeeva | Arĥangelska | Askina | Aurgaza | Bajmaka | Bakala | Baltaĉeva | Belebeja | Belokataja | Belorecka | Biĵbuljaka | Birska | Blagovara Blagoveŝĉenska | Buzdjaka | Burajeva | Burzjana | Ĉekmaguŝa | Ĉimŝa | Davlekanova | Duvana | Djurtjulia | Fjodorovka | Gafura | Ĥajbulina | Janaula | Jermekejeva | Iglina | Iliŝeva | Iŝimbaja Kaltasa | Karaidela | Karmaskala | Kiga | Krasnokama | Kugarĉa | Kuŝnarenkova | Kujurgaza | Meleuza | Meĉetlina | Miŝkina | Mijaka | Nurimanova | Salavata | Sterlibaŝeva | Sterlitamaka | Ŝarana Tatiŝla | Tujmaza | Uĉala | Ufa | Zianĉura | Zilaira