Profesoro Théophile Cart ekde 1902 dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj en la tuta mondo pere de Esperanto. Li komencis la unuan Esperanto kurson en la blindulejo de Lausanne (Svisio) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, Helena Gal kaj Roza Vogt kaj kun Harald Thilander el Stokholmo ili fiksis la brajloalfabeton por Esperanto donante por la kvin konsonantoj supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.[1][2]
Tiam Théophile Cart brajle presigis gramatikojn de Esperanto en diversaj lingvoj, presigis la Fundamentan Ekzercaron, kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto Carmen Sylva, patrino de sialandaj blinduloj; fondinto de la iam mondfama "Vatra Luminoasa", kaj la sveda reĝino Margareta respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.
En 1904 Théophile Cart aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto Esperanta Ligilo. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri-Esperantaj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore "sian ĵurnalon" kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj Esperanto-grupoj kaj en 1909 la UK en Cambridge jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon en tiom granda nombro la kongreson de vidantaj Esperantistoj.
Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. - de 1912 kun permeso de Théophile Cart eldonis du n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke Théophile Cart tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de Esperanta Ligilo, kies fidela amiko kaj kunlaboranto Théophile Cart tamen restis ĝis sia morto La legantaro kreskis, la Ĝenerala Adresaro aperinta en 1913 enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj Esperantistoj, la nomo "Ligilo" ekhavis specialan signifon: "Gazeto de Blinduloj."
Post trijara paŭzo (1916-18) en 1919 ree aperis tri n-roj de Esperanta Ligilo. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de Londono ebligis regulan ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo; ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis Esperanta Ligilo per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kaj ĝeneralinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La Ĝenerala Adresaro en 1931 jam superis milon da adresoj de blindaj Esperantistoj.
La unua kongreso de blindaj Esperantistoj okazis en 1921 en Prago La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. Stanislav Stejskal. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Théophile Cart mem direktis la kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj Esperantistoj.
Dum la dua kongreso en Helsinko deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj" (SOĈNE) fondos la oficejon: Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo (IBIS). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas Vuk Echtner en Prago.
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en Vieno, kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prezidanto Josef Kreitz, Germanio, dua prezidanto Paul Remy, Francio, unua sekretario Victor Hendriĉ, vidanto, Belgio, dua sekretario Anni Friman, Finnlando, kasisto William Percy Merrick, Anglio, redaktoro Harald Thilander, Svedio, konsilanto profesoro Stanislav Stejskal. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto Ligilo por Vidantoj, kiu per apartaj monsubtenoj aperos de tempo al tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
Unu post la alia fondiĝis blindulaj Esperantistaj grupoj en Ĉeĥoslovakio, Finnlando, Hungario, Germanio, Francio, Danio kaj pliaj landoj. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigis la gazeton Aŭroro, la Esperantista Blindula Ligo de Germanio EBLOGO ekeldonis la gazeton La Blinda Esperantisto, la hungara BELHORO (Blindaj Esperantistoj Loĝantaj en Hungara Reĝlando) ankaŭ eldonis iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estis brajlepresitaj. En Italio aparte aktiva estis d-ro Raffaele Tancredi.
UABE eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de Esperanto montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la kliŝo de Esperanta Ligilo. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la rellefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzempleron. Bildo en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 montris la presejon de s-ro Veljko Ramadanoviĉ (cirile Вељко Рамадановић) en Zemun, kie oni tiutempe presis multajn esperantajn brajlajn librojn. En la presejo de Harald Thilander en Svedio oni presis interesan kajeron de "Naciaj Literaroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun Esperantaj klarigoj.
Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidanto apenaŭ povas kompreni.
En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havis grandan provizon de Esperanto lingvaj verkoj brajle skribitaj, kiujn ili senpage pruntis al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonis nur pagi la poŝtpagon por la resendo al la biblioteko, nome 5 svedajn centimojn por kilogramo (maksimume 5 kilogramo, 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ofertis samajn servojn.
Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en Esperanto. Bonaj vortaroj ebligas al Esperantistaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamantere, ke ilian brajleskribitajn verkojn oni transskribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj Internaciaj Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas Esperanton, en kelkaj devige.
Depost novjaro 1932 UABE ŝanĝiĝis je UABO: Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, kies estraro laŭ la stato de 1934 estis unua prezidanto Josef Kreitz, dua prezidanto Jan Silhan, Polllando, unua sekretario Harald Thilander, dua sekretario d-ro Tancredi, Italio, kasisto William Percy Merrick kaj du konsilantoj, direktoro Veljko Ramadanoviĉ, vidanto, Jugoslavio, kaj d-ro Miklós Bánó, Hungario. La asocio laŭ la stato de 1934 havis delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.
Post la Dua Mondmilito, en la kampo de esperantistaj blinduloj interalie aktivis la franca blindulo Raymond Gonin, en 1930 lerninta Esperanton. De 1958 ĝis 1992, li dediĉis multajn fortojn al la redaktado de brajla monata revuo «Esperanta Ligilo». Li fariĝis komitatano de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) kaj FEI (Franca Esperanto-Instituto) kaj ankaŭ gvidis Esperanto-kursojn en la liona metropola regiono.
Eksteraj ligiloi
(eo) Filmeto, Esperanto kaj blinduloj - Pedro Zurita, esperantsito kaj iama ĝenerala direktoro de la World Blind Union (Monda Ligo de Blinduloj)[3].
(en) Fonduso Pedro Zurita por monsubtenoj al junaj blinduloj aŭ malbonvidantoj.
Referencoj
- ↑ Kreitz, Joseph. (1972) “1. La komencoj”, Historio de la Esperanto-Movado inter la Blinduloj en tri brajlaj volumoj (esperante). Barcelono: Imprenta Braille de la Organizacion Nacional de Ciegos.
- ↑ (Novembro, 1902) “Skribsistemo Braile por blinduloj”, Lingvo Internacia (eo) (11(83)), p. 153.
- ↑ (eo) Vojaĝanto - Esperantisto Tsukuru Harada Arkivigite je 2021-06-19 per la retarkivo Wayback Machine