Tyukod (tjukod) estas grandvilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Csenger. La loknomo signifas: "via kokino" kaj tiu nomo troviĝas en populara popolkanto.
Bazaj informoj
- Areo: 62 km²
- Loĝantaro: 2100
- Poŝtkodo: 4762
- Telefonprefikso: 44
Geografio
Tyukod situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Mátészalka-Szatmárnémeti, Csenger estas proksime.
Historio
La unua mencio okazis en 1181. La tataroj en 1241 detruis la vilaĝon, sed la loĝantoj rifuĝis. Ankaŭ nobeloj partoprenis en ribelo de Georgo Dózsa en 1514. Postbaroka kalvinana preĝejo en 1794, vilaĝdomo en 1899 konstruiĝis. Dum la socialismo kolĥozo pri Lajos Kossuth funkciis. La komunumo iĝis grandvilaĝo en 1974. Apud la grandvilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1794, la turo estas 30 m-ojn alta
- klasikisma kastelo de Uray [urai] el la 19-a jarcento, nun biblioteko
Famuloj
- En Tyukod naskiĝis pentristo István Imre.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.