Two Much | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Two Much |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1995, 2 maj. 1996 |
Ĝenro | romantika komedio, filmo bazita sur romano, komedia filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Fernando Trueba |
Produktisto(j) | Robert W. Cort |
Scenaro | David Trueba • Fernando Trueba |
Loko de rakonto | Miamo |
Muziko de | Michel Camilo |
Rolantoj | Antonio Banderas • Melanie Griffith • Daryl Hannah • Danny Aiello • Joan Cusack • Eli Wallach • Austin Pendleton • Vincent Schiavelli • Gabino Diego • Allan Rich • Phil Leeds • Sid Raymond • Santiago Segura • Jeff Moldovan |
Produktinta firmao | Touchstone Pictures |
IMDb | |
Two Much estas hispana filmo de 1995 reĝisorita de Fernando Trueba kaj stelulita de Antonio Banderas kaj Melanie Griffith.
Intrigo
Art Dodge (Antonio Banderas) estas fripono engaĝiĝinta kun Betty (Melanie Griffith), sed kiu subite enamiĝas je ŝia fratino Liz (Daryl Hannah), pro kio li inventas sian duoblulon, nome ĝemelan fraton. Tio rezultas en freneziga kurado de unu rolulo al la alia (la falsa duoblulo), tiele, ke sama rolulo devas ludi alterne kaj tutrapide siavice du rolulojn.
Gektoraro kaj roluloj
- Antonio Banderas (Art Dodge)
- Melanie Griffith (Betty Kerner)
- Daryl Hannah (Liz Kerner)
- Danny Aiello (Gene)
- Joan Cusack (Gloria)
- Eli Wallach (Sheldon Dodge)
- Gabino Diego (Mané)
- Austin Pendleton (Dr. Huffeyer)
- Allan Rich (Reverendo Larrabee)
- Vincent Schiavelli (Sommelier)
- Phil Leeds
- Sid Raymond
- Louis Seeger Crume
- Santiago Segura
Komentoj
- Temas pri versio de la franca komedia filmo de 1984, Le Jumeau reĝisorita de Yves Robert, siavice bazita sur romano de Donald E. Westlake.
- Antonio Banderas kaj Melanie Griffith konatiĝis dum la filmado, poste geedziĝis, poste divorcis.
- En tiu filmo ekaperis pli klare la komedian faceton de Banderas, antaŭe pli ofta en dramaj filmoj.
- Antonio Banderas estis nomumita al Goja-premio, dum Melanie Griffith kaj Daryl Hannah estis nomumitaj al Premio Ora Frambo (plej malbona aktorino).
- Two Much estas anglalingva vortoludo. "Too much" en angla signifas "tro" kaj Two signifas "du".
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Two Much en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.