Tver | |||
ruse Тверь | |||
provinca ĉefurbo | |||
Riverbordo de Stepan Razin en Tver | |||
|
|||
Oficiala nomo: Тверь | |||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Centra federacia regiono | ||
Provinco | Tvera provinco | ||
Municipo | distrikto Tver | ||
Historia regiono | Supra Volgio | ||
Rivero | Volgo, Tverca | ||
Situo | Tvera provinco | ||
- alteco | 146 m s. m. | ||
- koordinatoj | 56° 51′ N 35° 55′ O / 56.850 °N, 35.917 °O (mapo) | ||
Areo | 155,22 km² (15 522 ha) | ||
Loĝantaro | 424 969 (2021) | ||
Denseco | 2 737,85 loĝ./km² | ||
Unua skriba mencio | 1135 | ||
Urbestro | Aleksej Ogonkov | ||
Horzono | MT (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | |||
Kodo | 28 401 | ||
Vikimedia Komunejo: Tver | |||
Retpaĝo: | |||
Tver,[1][2] laŭ la gvidilo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj preferinda al alternativa formo Tverj[3][4] (ankaŭ imageblas esperantigo je la nomo Tvero[5] aŭ alternative eventuale Tverjo[6]), ruse Тверь, estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Tvera provinco kaj administra centro de samnoma distrikto Tver. La urbo estas ĉe rivero Volgo kaj ĝia maldekstra alfluanto Tverca. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 424 969 loĝantoj sur areo de 152,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 792 loĝantoj/km².
La interurba telefona kodo estas 0822 (ĝis 2005), 4822 (ekde 2006), la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2005).
Nomo
Dum 1931 - 1990 la urbo estis nomata Kalinin (ruse Калинин). Ĝia historio ankaŭ rilatas al Katin (tiutempe Kalinin).
Loĝantaro
Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj:[7]
Jaro | Loĝantaro (miloj) |
---|---|
1811 | 17,5 |
1840 | 17,1 |
1856 | 12,9 |
1863 | 28,5 |
1897 | 53,5 |
1913 | 63,0 |
1923 | 83,2 |
1931 | 133,1 |
1939 | 216,1 |
1956 | 240 |
1959 | 261,0 |
1970 | 345,1 |
1979 | 411,5 |
1989 | 450,9 |
2000 | 454,9 |
2010 | 410,4 |
2021 | 424,9 |
Etnoj: rusoj (93%), ukrainoj (1,5%), armenoj (0,8%), azeroj (0,8%).
Historio
Laŭ arkeologiaj faktoj loĝloko sur loko de Tver estis jam en 9-a kaj 10-a jarcentoj. En kompilfonto unua nerekta mencio de Tverj rilatas al 1135-a jaro. En 1181-a jaro en Tverj oni konstruis lignan kremlon. En 1247-a jaro Tver iĝis centro de dukejo. Unua duko de Tverja dukejo estis fama duko Aleksandro Nevskij. Profita geografia situo kaj alfluo de loĝantaro, kiun mongolaj-tataraj konkerantoj elpremis el aliaj regionoj, kontribuis impetan evoluon de Tverj. En 13-a, 14-a kaj 15-a jarcentoj Tverja dukejo iĝis unu el la plej fortaj dukejoj de Nordorienta Rusio. Dum 2 jarcentoj Tver konkurencis kun Moskvo, ĝis kiam Tverja dukejo eniris en Moskvan ŝtaton en 1485-a jaro. Tverj en 15-a kaj 16-a jarcentoj estis la plej granda venda kaj metia centro. En 1466-a jaro fama tverja komercisto Afanasij Nikitin komencis sian faman vojaĝon en Baraton, kiun li priskribis en sia fama libro "Iro trans tri marojn". En 17-a jarcento Tver kelkfoje estis atakita per polaj-litovaj feŭdestroj.
En 1763-a jaro incendio detruis tutan centron de la urbo, forbrulis ligna kremlo. Laŭ ukazo de imperiestrino Katerina la 2-a komenciĝis regula konstruo de la urbo. La urbo ricevis regulan planon, stratoj konstruiĝis per ŝtonaj konstruaĵoj kun unueca fasado.
En dua duono de 19-a jarcento en Tver okazis sufiĉe granda industria kresko. Por tio kontribuis konstruo de Nikolaa fervojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo en 1851-a jaro.
En 1901-a jaro en Tver establiĝis unua trama vojo. Establo de la trama vojo okazis je 4 jaroj pli frue ol en Moskvo, kaj je 6 jaroj pli frue ol en Sankt-Peterburgo.
Oni establis sovetan potencon en Tver sensange la 10-an de novembro de 1917-a jaro.
En 1931-a jaro oni ŝanĝis nomon de la urbo. La urbo ricevis novan nomon Kalinin. En 1990-a jaro oni redonis antikvan nomon al la urbo.
Dum Granda patriota milito bataloj en Tvera regiono komenciĝis jam la 5-an de julio de 1941-a jaro. La 17-an de oktobro de 1941-a jaro germana militistaro okupis la urbon, la 16-an de decembro de 1941-a jaro sovetia militistaro liberigis la urbon. Dum bataloj oni detruis 7714 konstruaĵojn kaj pli ol 70 entreprenojn. Tver estas unua regiona centro, kiun sovetia militistaro liberigis de faŝistoj.
Nun Tver estas granda industria, kultura kaj kleriga centro. La plej grandaj klerigaj institucioj de Tver estas Tvera ŝtata universitato, Tvera ŝtata teknika universitato, Tvera ŝtata agrikultura akademio, Tverja ŝtata medicina akademio, milita universitato je nomo de marŝalo Ĵukov. La plej grandaj entreprenoj de Tver estas “Tvera ekskavatora uzino”, “Kolegaro “Tvera manufakturo”, “Tverja kemia fibro”, Tipografia kombinumo, Tipografia kombinumo de infana literaturo, “Volga bakisto”, “Vagonokonstrua uzino”, uzino “Centrosvar”. Grava historia arkivo estas la Tverja Centro por Dokumentado de Nuntempa Historio, kiu antaŭe estis la arkivo de la provinca sekcio de la Komunista Partio de Sovetunio.
Transporto
En la urbo estas fervoja stacio en linio Moskvo - Sankt-Peterburgo.
Tramtransporto en Tver funkciis de la 28-a de aŭgusto 1901 ĝis la 14-a de novembro 2018.
Famuloj
Partneraj urboj
Tver havas la sekvajn partnerajn urbojn:[8]
- Bergamo, Italio
- Besançon, Francio
- Budjonnovsko, Rusio
- Buffalo, Usono (partnereco paŭzita)[9]
- Kalikuto, Barato
- Teodozio, Ukrainio (disputita teritorio ekde 2014)
- Gjumri, Armenio
- Hämeenlinna, Finnlando
- Kaposvár, Hungario
- Montemurlo, Italio
- Orŝa, Belorusio
- Osnabrück, Germanio
- Veliko Tarnovo, Bulgario
- Inkou, Ĉinio
Krome Tver membras en la internacia asocio Nova Hanso.
Referencoj
- ↑ Rusujo survoje al malkresko de sia loĝantaro Le Monde diplomatique
- ↑ Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj
- ↑ Vladimir Varankin kaj lia libro
- ↑ REGo N 3 (46), junio 2008 Rusia Esperanto-Gazeto
- ↑ KATO Iĉiro "La antikva kaj mezepoka historio de Rusio (2) La Mongola regado", publikigita de la (japana) Ŝtata Informadika Instituto, 国立情報学研究所, Kokuritsu Jōhōgaku Kenkyūjo
- ↑ artikolo de 2022 el rettaglibro de la Ural-Siberia Esperantista Movado
- ↑ Enciklopedio "Moj gorod" (ruse)
- ↑ Межмуниципальное сотрудничество (ruse). Tver. Alirita 2020-02-03.
- ↑ Buffalo suspends relationship with Russian sister city (Buffalo ekpaŭzas la rulaton kun rusa partnera urbo). Alirita 2023-10-20. (angle)