La Tutmondaj 200, (angle : Global 200 [gloŭbl tuhandrd]) estas listo de nuntempe 238 regionoj (kunigitaj ekoregionoj) difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kiel karakterizaj por la plej gravaj tipoj de tersupraĵaj, maraj, kaj dolĉakvaj biomoj.

La elekto de tiuj ĉi ekoregionoj sin apogas sur diversaj kriterioj kiaj: la riĉeco je specioj; la endemia karaktero de tiuj ĉi specioj; la unika karaktero de la taksonoj plej evoluintaj; la ekzisto de aparta situacio; la malofteco de la tipo de vivejo asociata.

La Monda Natur-Fonduso atribuas konservadan staton al ĉiu tutmondaj 200-regiono el la listo : endanĝerigata; vundebla; relative starema aŭ sendifekta. Pli ol duono de tiuj ĉi ekoregionoj estas taksitaj kiel endanĝerigataj.

Klasifiko laŭ biomoj

Temas interalie pri :

  • 142 tersupraĵaj ekoregionoj klasifikataj je 14 biomoj
  1. Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
  2. Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
  3. Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
  4. Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
  5. Mezvarmaj koniferarbaroj
  6. Arbaroj borealaj, tajgo
  7. Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
  8. Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
  9. Inunditaj herbejoj kaj savanoj; ekzemploj : saharaj inunditaj herbejoj, evergladoj, pantanalo;
  10. Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
  11. Tundroj
  12. Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
  13. Dezertoj kaj kserofitaroj
  14. Mangrovoj
  • 53 dolĉakvaj ekoregionoj klasifikataj je 7 biomoj
  1. Riveroj ( 7 ) : Amazono-rivero kaj inunditaj arbaroj, Jangzio-rivero kaj lagoj, Kolorado, Kongo-rivero kaj inundidaj arbaroj, Mekongo, Malsupra Misisipo, Orinoko-rivero kaj inunditaj arbaroj
  2. Riveraj fontejoj ( 5 )
  3. Riverdeltoj ( 6 ) : Riverdelto de Danubo, Riverdelto de Leno, Riverdelto de Volgo
  4. Riveretoj ( 21 )
  5. Lagejoj ( 4 )
  6. Lagoj ( 7 ) Ekzemplo : Bajkalo, Lago Biŭa
  7. Fluejoj sekaj ( 3 )
  • 43 maraj ekoregionoj klasifikataj je 5 biomoj
  1. Medioj polusaj; Ekzemplo : Beringa Maro
  2. Maroj internaj kaj regionoj marbordaj moderaj; Ekzemploj : Japana Maro, Mediteraneo, Oĥotska Maro, Orientĉina Maro
  3. Marfluoj moderaj
  4. Marfluoj subtropikaj; Ekzemplo : Kalifornia Golfo
  5. Koralrifoj; Ekzemploj : Araba Maro, Suda Kariba Maro, Paskinsulaj koralrifoj, Ruĝa Maro

Fundo

Entute la Monda Natur-Fonduso identigis 867 tersupraĵajn ekoregionojn, krome dolĉakvajn kaj marajn ekoregionojn. La celo de tiu klasado estas, ke la tuta gamo de la ekosistemoj estu reprezentita en regiona naturprotekta kaj disvolviĝa strategioj. El tiuj ekoregionoj, la WWF elektis la Tutmondaj 200 kiel la plej decidajn por la konservado de la monda biodiverseco. La listo de la Tutmondaj 200 nuntempe ampleksas 238 ekoregionojn, tio estas 142 tersupraĵajn, 53 dolĉakvajn, kaj 43 marajn ekoregionojn.

Naturprotektantoj ĝenerale enfokusigas la konservadon de la tropikaj humidaj foliarbaroj (komune konataj kiel tropikaj pluvarbaroj) ĉar oni taksas ke ili gastigas duonon de la specioj de la mondo. Aliflanke la Monda Natur-Fonduso decidis ke pli kompleta strategio por la konservado de la monda biodiverseco ankaŭ konsideru la aliajn speciojn, kune kun la ekosistemoj kiuj subtenas ilin.

Pluraj biomoj, kiaj la Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj, estas pli endanĝerigitaj ol la tropikaj humidaj arbaroj. Tial tiuj postulas laŭan protektan agadon. WWF konfirmas ke kvankam konservada agado tipe okazas je landa nivelo, modeloj de biodiverseco kaj ekologiaj procezoj (ekzemple : migrado) ne estas ligitaj al ŝtataj limitoj. Pro tio ĉi oni nepre bezonas ekoregiono-bazitajn strategiojn.

Klasifikado

Historie, zoologoj kaj botanikistoj estas disvolvintaj diversajn klasifikadajn sistemojn kiuj konsideras la plantajn kaj bestajn komunumojn de la mondo. Du el la mondvastaj klasifikaj sistemoj estis sintezigitaj fare de Miklos Udvardy en 1975.

La tersupraĵo povas esti dividita en ok biogeografiajn regnojn (kiuj la WWF nomas ekozonoj). Tiuj ĉi reprezentas la ĉefajn tersupraĵaj komunumojn de bestoj kaj plantoj, kaj estas sintezo de antaŭaj sistemoj de flaŭraj provincoj kaj faŭnaj regionoj. La bioma sistemo klasifikas la mondon en ekosistemajn tipojn ( ekzemple arbarojn, herbejojn, k.t.p. ). Ilia bazo estas klimato kaj vegetaĵaro. Ĉiu biogeografia regno ampleksas multajn biomojn, kaj biomoj troviĝas tra pluraj biogeografiaj regnoj.

Sistemo de biogeografiaj provincoj estis disvolvita por identigi specifajn geografiajn areojn en ĉiu biogeografia regno kiuj apartenas al kohera bioma tipo, kaj kunhavas diferencajn plantajn kaj bestajn komunumojn. La sistemo de la Monda Natur-Fonduso reprezentas plian rafinon de la bioma sistemo (la WWF parolas pri "ĉefaj vivejo-tipoj"), biogeografiaj regnoj, kaj biogeografiaj provincoj (la tipologio de la WWF subdividas plimulton de la biogeografiaj provincoj en pli malgrandajn ekoregionojn).

Tutmondaj 200 : Tersupraĵaj

Tersupraĵaj tutmondaj 200-regionoj
Kodo Kunigita ekoregiono Ekozonoj Biomoj Landoj
001Gvineaj humidaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Benino -  Ebura Bordo -  Ganao -  Gvineo -  Liberio -  Sieraleono,  Togolando
002Kongaj marbordaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Angolo -  Kameruno -  Demokratia Respubliko Kongo -  Ekvatora Gvineo-  Gabono -  Niĝerio -  Santomeo kaj Principeo -  Respubliko Kongo
003Kamerunaj altebenaĵaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kameruno -  Niĝerio -  Ekvatora Gvineo
004Nordorient-kongaj humidaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Centr-Afrika Respubliko -  Demokratia Respubliko Kongo
005Centra-kongaj humidaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Demokratia Respubliko Kongo
006Okcident-kongaj humidaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kameruno -  Centr-Afrika Respubliko -  Demokratia Respubliko Kongo -  Gabono -  Respubliko Kongo
007Albert-riftaj montarbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Birmo -  Burundo -  Demokratia Respubliko Kongo -  Ruando -  Kenjo -  Ugando
008Orientafrikaj marbordaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kenjo -  Somalio -  Tanzanio
009Orientafrikaj montarbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kenjo -  Tanzanio
010Madagaskaraj arbaroj kaj arbustarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Madagaskaro
011Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbarojMaŭricio, Reunio ( Francio),  Sejŝeloj
012Sulavesaj humidaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Indonezio
013Molukaj humidaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Indonezio
014Sud-novgvineaj malaltaĵaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Indonezio -  Papuo-Nov-Gvineo
015Novgvineaj montaraj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Indonezio -  Papuo-Nov-Gvineo
016Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Papuo-Nov-Gvineo -  Salomonoj -  Vanuatuo
017Kvinslandaj tropikaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Aŭstralio
018Novkaledoniaj pluvarbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbarojNova Kaledonio ( Francio)
019Lordhovaj kaj norfolkinsulaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Aŭstralio
020Sudokcident-ghataj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Barato
021Sri-Lankaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Srilanko
022Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Ĉinio -  Laoso -  Birmo -  Tajlando -  Vjetnamio
023Sudorient-ĉinaj kaj hajnanaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Ĉinio -  Vjetnamio
024Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de TajvanoOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbarojTajvano
025Anamit-montaraj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kamboĝo -  Laoso -  Vjetnamio
026Sumatraj malataĵaj kaj montaraj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Indonezio
027Filipinaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Filipinoj
028Palavanaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Filipinoj
029Kajah-Karen-Tenaserimaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Birmo -  Tajlando
030Duoninsul-malajziaj malaltaĵaj kaj montaraj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Barato -  Singapuro -  Tajlando
031Borneaj malaltaĵaj kaj montaraj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Brunejo -  Indonezio
032Rjukju-insulaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Japanio
033Orient-dekkan-altebenaĵaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Barato
034Naga-Manipuri-Ĉin-montetaj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Bangladeŝo -  Barato -  Birmo
035Kardamom-montaraj humidaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kamboĝo -  Tajlando
036Okcident-javaj montarbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Indonezio
037Grand-antilaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kubo -  Dominika Respubliko -  Haitio -  Jamajko
038Talamankaj-istmaj pacifikaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kostariko -  Panamo
039Ĉokoaj kaj darienaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kolombio -  Ekvadoro -  Panamo
040Nord-andaj montarbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kolombio -  Ekvadoro -  Venezuelo -  Peruo
041Marbord-venezuelaj montarbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Venezuelo
042Gujanaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Brazilo - Franca Gujano -  Gujano -  Surinamo -  Venezuelo
043Napaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Kolombio -  Ekvadoro -  Peruo
044Rio Negro-Juruaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Brazilo -  Kolombio -  Peruo-  Venezuelo
045Gujan-altaĵaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Brazilo -  Kolombio -  Gujano -  Surinamo -  Venezuelo
046Centr-andaj jungaojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Argentino -  Bolivio -  Peruo
047Sudokcident-amazonaj humidaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Bolivio -  Bolivio -  Brazilo -  Peruo
048Atlantikaj arbarojNeotropisoPluraj biomoj Argentino -  Brazilo -  Paragvajo
049Sudpacifik-insulaj arbarojPacifika ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbarojKukinsuloj (Nova Zelando) - Fiĝioj - Franca Polinezio - Niuo (Nova Zelando) - Samoo - Tongo - Valiso kaj Futuno ( Francio)
050Havajaj tropikaj humidaj arbarojPacifika ekozonoTropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj Usono
051Madagaskaraj sekaj deciduaj arbarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Madagaskaro
052Malgrand-sundaj sekaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Indonezio
053Novkaledoniaj sekaj arbarojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbarojNova Kaledonio ( Francio)
054Hindoĉinaj sekaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Kamboĝo -  Laoso -  Tajlando -  Vjetnamio
055Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj arbarojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Barato
056Meksikaj sekaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Gvatemalo -  Meksiko
057Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Kolombio -  Ekvadoro -  Peruo
058Ĉikitaj sekaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Bolivio -  Brazilo
059Atlantikaj sekaj arbarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Brazilo
060Havajaj sekaj arbarojPacifika ekozonoTropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj Usono
061Pinaroj-kverkaroj de Orienta kaj de Okcidenta Sierra MadreNearktisoTropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj Meksiko-  Usono
062Grand-antilaj pinarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj Kubo -  Dominika Respubliko -  Haitio
063Centramerikaj pinaroj-kverkarojNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj Salvadoro -  Gvatemalo -  Honduro -  Meksiko -  Nikaragvo
064Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbarojAŭstralazia ekozonoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Aŭstralio
065Tasmaniaj mezvarmaj pluvarbarojAŭstralazia ekozonoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Aŭstralio
066Novzelandaj mezvarmaj arbarojAŭstralazia ekozonoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Nov-Zelando
067Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbarojOrientalisoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Butano -  Ĉinio -  Barato -  Birmo -  Nepalo
068Okcident-himalajaj mezvarmaj arbarojOrientalisoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Afganio -  Barato -  Nepalo -  Pakistano
069Apalaĥaj kaj miksaj mezofitaj arbarojNearktisoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Usono
070Sudokcident-ĉinaj mezvarmaj arbarojPalearktisoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Ĉinio
071Rusaj ekstrem-orientaj mezvarmaj arbarojPalearktisoMezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj Rusio
072Pacifikaj moderaj pluvarbarojNearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Kanado -  Usono
073Klamat-Siskijuaj arbarojNearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Usono
074Arbaroj de Sierra NevadaNearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Usono
075Sudorientaj koniferaj kaj foliaj arbarojNearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Usono
076Valdiviaj moderaj pluvarbaroj-Arbaroj de Insularo Juan FernándezNeotropisoMezvarmaj koniferarbaroj Argentino -  Ĉilio
077Eŭrop-mediteraneaj montaraj miksaj arbarojPalearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Albanio -  Alĝerio -  Andoro -  Aŭstrio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Bulgario -  Kroatio -  Ĉeĥio -  Francio -  Germanio -  Grekio -  Italio -  Liĥtenŝtejno -  Nord-Makedonio -  Maroko -  Pollando -  Rumanio -  Rusio -  Slovakio -  Slovenio
078Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbarojPalearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Armenio -  Azerbajĝano -  Bulgario -  Kartvelio -  Irano -  Rusio -  Turkio -  Turkmenio
079Altajaj-Sajanaj montaraj arbarojPalearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Ĉinio -  Kazaĥio -  Mongolio -  Rusio
080Hengduan-Ŝanaj koniferarojPalearktisoMezvarmaj koniferarbaroj Ĉinio
081Tajgoj de Lago Muskva-SlaveNearktisoTajgoj Kanado
082Kanada tajgoNearktisoTajgoj Kanado
083Ural-montara tajgoPalearktisoTajgoj Rusio
084Orient-siberia tajgoPalearktisoTajgoj Rusio
085Kamĉatkaj tajgo kaj herbejojPalearktisoTajgoj Rusio
086Akacio-savanoj de Korno de AfrikoAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Eritreo -  Etiopio -  Kenjo -  Somalio -  Sudano
087Orientafrikaj akacio-savanojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Etiopio -  Kenjo -  Sudano -  Tanzanio -  Ugando
088Centraj kaj orientaj mjombarojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Angolo -  Bocvano -  Burundo -  Demokratia Respubliko Kongo -  Malavio -  Mozambiko - [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio -  Tanzanio -  Zambio -  Zimbabvo
089Sudanaj savanojAfrotropisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Kameruno -  Centr-Afrika Respubliko -  Ĉado -  Niĝerio -  Demokratia Respubliko Kongo -  Eritreo -  Etiopio -  Kenjo -  Sudano -  Ugando
090Nordaŭstraliaj kaj transflajaj savanojAŭstralazia ekozonoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Aŭstralio -  Indonezio -  Papuo-Nov-Gvineo
091Teraj-Duaraj savanoj kaj herbejojOrientalisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Bangladeŝo -  Butano -  Barato -  Nepalo
092LlanosNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Kolombio -  Venezuelo
093CeradoNeotropisoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Bolivio -  Brazilo -  Paragvajo
094Norda prerioNearktisoMezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Kanado - Usono
095Patagona stepoNeotropisoMezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Argentino -  Ĉilio
096Daŭria stepoPalearktisoMezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj Ĉinio -  Mongolio -  Rusio
097Inunditaj herbejoj kaj savanoj de Sudd kaj SaheloAfrotropisoInunditaj herbejoj kaj savanoj Kameruno -  Ĉado -  Etiopio -  Malio -  Niĝero -  Niĝerio -  Sudano -  Ugando
098Zambezaj inunditaj herbejojAfrotropisoInunditaj herbejoj kaj savanoj Angolo -  Bocvano -  Demokratia Respubliko Kongo -  Malavio -  Mozambiko- [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio -  Tanzanio -  Zambio
099Ran-Kuĉaj inunditaj herbejojOrientalisoInunditaj herbejoj kaj savanoj Barato -  Pakistano
100Evergladaj inunditaj herbejojNeotropisoInunditaj herbejoj kaj savanoj Usono
101Pantanalaj inunditaj savanojNeotropisoInunditaj herbejoj kaj savanoj Bolivio -  Brazilo - Paragvajo
102Etiopaj AltaĵojAfrotropisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Eritreo -  Etiopio -  Sudano
103Montara mozaiko de herbejo kaj arbaro de suda RiftoAfrotropisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Malavio -  Mozambiko -  Tanzanio -  Zambio
104Orientafrikaj arbustetarojAfrotropisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Demokratia Respubliko Kongo -  Kenjo -  Ruando -  Tanzanio -  Ugando
105Drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbarojAfrotropisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Sud-Afriko -  Lesoto -  Svazilando
106Centra-montaraj sub-altmontaraj herbejojAŭstralazia ekozonoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Indonezio -  Papuo-Nov-Gvineo
107Kinabalu-montaj arbustarojOrientalisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Malajzio
108Paramo de nordaj AndojNeotropisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Kolombio -  Ekvadoro -  Peruo -  Venezuelo
109Centr-andaj sekaj punaojNeotropisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Argentino -  Bolivio -  Ĉilio -  Peruo
110Tibet-altebenaĵa stepoPalearktisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Afganio -  Ĉinio -  Barato -  Pakistano Taĝikio
111Mezaziaj montara stepo kaj duonarbarojPalearktisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Afganio -  Ĉinio -  Kazaĥio -  Kirgizio -  Taĝikio -  Turkmenio -  Uzbekio
112Orient-himalajaj alpaj herbejojPalearktisoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj Butano -  Ĉinio -  Barato -  Birmo-  Nepalo
113Alaska nord-dekliva marborda tundroNearktisoTundroj Kanado -  Usono
114Kanada malaltaĵa arkta tundroNearktisoTundroj Kanado
115Finnoskaninavaj alpaj tundro kaj tajgoPalearktisoTundroj Finnlando -  Norvegio -  Rusio -  Svedio
116Tajmira kaj rusa marbordaj tundrojPalearktisoTundroj Rusio
117Ĉukota marborda tundroPalearktisoTundroj Rusio
118FinbosoAfrotropisoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Sud-Afriko
119Sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustarojAŭstralazia ekozonoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Aŭstralio
120Sud-aŭstraliaj arbedaroj kaj duonarbarojAŭstralazia ekozonoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Aŭstralio
121Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbarojNearktisoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Meksiko -  Usono
122Ĉilia matoraloNeotropisoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Ĉilio
123Mediteranea regionoPalearktisoMediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj Albanio,  Alĝerio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Bulgario,  Hispanio, Kanarioj ( Hispanio),  Kroatio,  Kipro,  Egiptio,  Francio,  Ĝibraltaro,  Grekio,  Irako,  Israelo,  Italio,  Jordanio,  Libano,  Libio,  Nord-Makedonio, Madejro ( Portugalio),  Malto,  Monako,  Maroko,  Portugalio,  San-Marino,  Slovenio,  Hispanio,  Sirio,  Tunizio,  Turkio, Okcidenta Saharo (Maroko)
124Namibo-Karuo-Kaoko-DezertojAfrotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Angolo, [[Dosiero:Flago-de-Namibio.svg|border|link=|{{{1|20px]] Namibio,  Sud-Afriko
125Madagaskaraj veprejojAfrotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Madagaskaro
126Sokotraj kserofitarojAfrotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Jemeno
127Arab-altaĵaj duonarbaroj kaj kserofitarojAfrotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Omano -  Sauda Arabio -  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj -  Jemeno
128Karnavonaj kserofitarojAŭstralazia ekozonoDezertoj kaj kserofitaroj Aŭstralio
129Tanamia kaj grand-sabla dezertojAŭstralazia ekozonoDezertoj kaj kserofitaroj Aŭstralio
130Sonora-Dezerto-Dezerto de Malsupra KalifornioNearktisoDezertoj kaj kserofitaroj Meksiko -  Usono
131Ĉiuaŭa kaj tehuakan-vala dezertojNearktiso/NeotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Meksiko -  Usono
132Galapagaj kserofitarojNeotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Ekvadoro
133Atakama-Seĉura-DezertojNeotropisoDezertoj kaj kserofitaroj Ĉilio -  Peruo
134Centraziaj dezertojPalearktisoDezertoj kaj kserofitaroj Kazaĥio -  Kirgizio -  Uzbekio -  Turkmenio
135Gvinea-golfaj mangrovojAfrotropisoMangrovoj AngoloKameruno -  Demokratia Respubliko Kongo -  Ekvatora Gvineo -  Gabono -  Ganao -  Niĝerio
136Orientafrikaj mangrovojAfrotropisoMangrovoj Kenjo -  Mozambiko -  Somalio -  Tanzanio
137Madagaskaraj mangrovojAfrotropisoMangrovoj Madagaskaro
138Novgvineaj mangrovojAŭstralazia ekozonoMangrovoj Indonezio -  Papuo-Nov-Gvineo
139Sundarbanaj mangrovojOrientalisoMangrovoj Bangladeŝo -  Barato
140Grand-sundaj mangrovojOrientalisoMangrovoj Brunejo -  Indonezio -  Malajzio
141Gujanaj-amazonaj mangrovojNeotropisoMangrovoj Brazilo - Franca Gujano -  Surinamo -  Trinidado kaj Tobago -  Venezuelo
142Panama-golfaj mangrovojNeotropisoMangrovoj Kolombio -  Ekvadoro -  Panamo -  Peruo

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • angle Dinerstein, Eric; David Olson; Douglas J. Graham; et al. 1995 : A Conservation Assessment of the Terrestrial Ecoregions of Latin America and the Caribbean. World Bank, Washington DC.
  • angle Olson, D.M., and Dinerstein, E. 1998 : The Global 200 : a representation approach to conserving the Earth’s distinctive ecoregions, Conservation Biology, 12:502-515.
  • angle Olson, D., Dinerstein, E., Abell, R., Allnutt, T., Carpenter, C., McClenachan, L., D'Amico, J., Hurley, P., Kassem, K., Strand, H., Taye, M., and M. Thieme. 2000 : The Global 200. A representation approach to conserving the earth's distinctive ecoregions. World Wildlife Fund, Washington, DC.
  • angle Olson, David M. e.a. 2001 : Terrestrial ecoregions of the world : a new map of life on earth, BioScience, 51/11: 933-938.
  • angle Udvardy, M.D.F. 1975 : A classification of the biogeographical provinces of the world Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine, Prepared as a contribution to UNESCO's Man and the Biosphere Programme, Project No. 8., IUCN, Morgues, Suisse.
  • angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Eksteraj ligiloj

Ann. Missouri Bot. Gard., 89: 199–224. 2002.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.