Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso | ||
---|---|---|
specialcela ento | ||
Komenco | 2010 vd | |
Geografia situo | 49° 38′ 5″ N, 6° 10′ 6″ O (mapo)49.634726.168316Koordinatoj: 49° 38′ 5″ N, 6° 10′ 6″ O (mapo) | |
Lando(j) | Luksemburgo vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso — angle European Financial Stability Facility (EFSF), france Fonds européen de stabilité financière (FESF) — estas specif-cela institucio, pri kiu interkonsentis la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio la 9-an de majo 2010. Celo de la fonduso estas konservi kaj stabiligi la financan stabilecon en la Eŭropa Unio per provizo de financa asisto al eŭrozonaj ŝtatoj kies nacia ekonomio estas en problema stato. La fonduso havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo. La Eŭropa Investa Banko provizas manaĝeran kaj administran subtenon al ĝi pere de serva kontrakto.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo Arkivigite je 2010-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.