Turo de la ventoj | |||
---|---|---|---|
| |||
turo | |||
Estiĝo | 1578 | ||
Lando | Vatikano vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 54′ 18″ N, 12° 27′ 15″ O (mapo)41.9051194412.45415Koordinatoj: 41° 54′ 18″ N, 12° 27′ 15″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Q3995754 vd | ||
La Turo de la ventoj (itale Torre dei Venti aŭ Torre Gregoriana) markas partojn de la iama vatikana stelobservejo, troviĝante en la nordo de la Vatikanaj ĝardenoj. Konstruigis la observatorion la arĥitekto Ottaviano Mascherino.
La konstruo estis iniciata fare de lia papa moŝto Gregorio la 13-a, kiu bezonis tian konstruaĵon por astronomiaj observadoj ĉirkaŭ la enkonduko de la Gregoria kalendaro. La 73 metrojn alta turo estis finkonstruata en 1580. Dum la 17-a jarcento la observatorio estis enkorpigata en la okcidentan alon de la papa biblioteko. Servante kiel norda limo de la koridoro de Pirro Ligorio, la turo apartenas hodiaŭ al la ekspozicia spaco de la Vatikanaj muzeoj.
Ĉar oni tie ĉi ankaŭ estis mezurinta la fortojn kaj direktojn de ventoj, iĝis la neoficiala nomo Turo de la ventoj. Ventoflago transmetis la ventajn direktojn al montrilo ene de la turo jam ne ekzistanta. La nuna stelobservejo de Vatikanurbo troviĝas en Kastelo Gandolfo kaj alia pro pli bonaj veterkondiĉoj en usona Arizono.