Turo YPF | |||
---|---|---|---|
| |||
konstruaĵo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | postmoderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | César Pelli vd | ||
Estiĝo | 2008 | ||
Lando | Argentino vd | ||
Situo | Bonaero | ||
Situanta sur | Boulevard Macacha Güemes | ||
Situo | |||
Geografia situo | 34° 36′ 20″ S, 58° 21′ 45″ U (mapo)-34.60544444-58.36244444Koordinatoj: 34° 36′ 20″ S, 58° 21′ 45″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Yacimientos Petrolíferos Fiscales vd | ||
La Turo YPF estas oficeja konstruaĵo situanta en la kvartalo Puerto Madero, en Bonaero, Argentino. Estas la ĉefa sidejo de la argentina naftentrepreno YPF. Ĝi estis inaŭgurita fine de 2008.
Priskribo
Estis la tria konstruaĵo dezajnita de la arkitekto tukumana nome César Pelli en la urbo Bonaero, post la Turo BankBoston kaj la Konstruaĵo Respubliko. Kuriozaĵo de tiu konstruaĵo estas «arbaro de jakarandaoj» ekde la etaĝo 26a al la 31a; YPF agnoskas sin priokupita pro la naturo kaj volas montri bildon de entrepreno engaĝita kun la ekologio.
La fermo de la supra parto estis konstruita pere de traboj kaj tuboj fabrikitaj kun plastaj kontruoj plifortigitaj per vitrofibro. Tiu materialo estis uzita ĉar ĝi estas enpenetrebla de la elektromagnetaj ondoj de la komuniksistemoj instalitaj en la turo.
Bildaro
- Turo YPF, konstruata januaro 2007.
- Turo YPF, konstruata decembro 2007.
- Turo YPF vidita el fama Ponto de la Virino, februaro 2013.
34° 36′ 19.6″ S 58° 21′ 44.1″ O / 34.605444 °S, 58.362250 °O (mapo)