Turo Suĥarev
ruse Сухарева башня Turo Suĥarev, Moskvo,
muzeo
Oficiala nomo: Сухарева башня
Lando Rusio
Municipo Moskvo
Historia regiono Rusujo reĝlando
Parto de Moskvo
Situo Turo Suĥarev
 - koordinatoj 55° 46′ 22″ N 37° 37′ 56″ O / 55.77278 °N, 37.63222 °O / 55.77278; 37.63222 (mapo)
Por publiko alirebla
Horzono IST
 - somera tempo ISST
Situo enkadre Rusio
Situo enkadre Rusio
Situo enkadre Rusio
Vikimedia Komunejo: Moskvo

Turo Suĥarev (ruse Сухарева башня) en Moskvo, Rusio estis konstruata en 1692 - 1695 laŭ ordono de caro Petro la Unua kiel pordego de t.n."Zemlanoj Val" (kavaliero). La projekton desegnis arkitekto Miĥail Ĉoglokov. En ĉi areo situis regimento de pafistoj, kiun estris kolonelo Lavrentij Suĥarev. Lian nomon prenis la turo. Same nomiĝas Suĥareva placo, sur kiu la turo troviĝis. La placan vojkruciĝon formas strato Sretenka, avenuo Prospekt Mira kaj strato Ĝardena ringo.

En la ampleksa konstruaĵo (ĝia pinto atingis 68.0 m) funkciadis Altlernejo de matematikaj kaj naŭtikaj sciencoj, Astronomia observatorio gvidita de grafo Jakobo Brjus (count James Daniel Bruce), filio de la Admiraleja Kolegio, la akvujo k.a.

Tra ĝi pasis pilgrimuloj venintaj el Moskvo al Sergijev Posad, kie ĝis nun situas monakejo Troice Sergieva Laŭro, sanktejo de rusaj ortodoksuloj.

Dum multaj jaroj ĉirkaŭ ĝi funkciadis pulbazaro de malnovaĵoj kaj antikvaĵoj, kie oni povis akiri eĉ raraĵojn.

La turo ekzistadis pli ol du jarcentojn. En 1934 ĝin oni detruis por faciligi stratan trafikon ene de Ĝardena ringo. Sub ĝi nun estas subtera trapesejo, en kiu oni povas vidi restaĵojn de fundamento de la turo. Tie ankaŭ funkcias la metrostacio Suĥarevskaja.

Eksteraj ligiloj

Bildaro

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.