Turnoplilongigita dupiramido | |
Verticoj | 2n+2 |
Lateroj | 6n |
Edroj | 4n trianguloj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio Dnd (se la pluredro estas edro-transitiva) |
Duala | Senpintigita kajtopluredro |
En geometrio, n-latera turnoplilongigita dupiramido estas pluredro formita per kunigo de du n-lateraj piramidoj kaj n-latera kontraŭprismo. Unu piramido estas kunigata al unu bazo de la kontraŭprismo, la alia piramido estas kunigata al la alia bazo de la kontraŭprismo.
Turnoplilongigita dupiramido povas esti konstruitas per plilongigo de n-latera dupiramido per eniganta de n-latera kontraŭprismo inter ĝiaj (kutime kongruaj) duonoj.
Tri turnoplilongigitaj dupiramidoj povas esti egallateraj trianguledraj pluredroj, do havi nur egallaterajn triangulojn kiel edroj:
- La turnoplilongigita kvadrata dupiramido kiu estas solido de Johnson
- La dudekedro kiu estas platona solido.
- La turnoplilongigita kvadrata dupiramido, se estas farita el egallateraj trianguloj, havas samebenajn najbarajn edrojn. Ĝi aspektas kiel paralelepipedo, farita el romboj kun anguloj 60° kaj 120°, kun malgranda diagonalo en ĉiu rombo.
La aliaj membroj povas esti konstruitaj kun izocelaj trianguloj.
Formoj
Turnoplilongigita kvadrata dupiramido |
Turnoplilongigita kvinlatera dupiramido - dudekedro |
Turnoplilongigita triangula dupiramido | duala de triangula senpintigita kajtopluredro |
Turnoplilongigita kvadrata dupiramido | duala de kvadrata senpintigita kajtopluredro |
Turnoplilongigita kvinlatera dupiramido - dudekedro | duala de kvinlatera senpintigita kajtopluredro - dekduedro |
Turnoplilongigita seslatera dupiramido | duala de seslatera senpintigita kajtopluredro |
... | |
n-latera turnoplilongigita dupiramido | duala de n-latera senpintigita kajtopluredro |
Eksteraj ligiloj
- Skribmaniero de Conway por pluredroj: "knAn", kie n=4, 5, 6... ekzemple "k5A5" estas dudekedro.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.