Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turnicedoj
Turnico, Turnix sylvatica
Turnico, Turnix sylvatica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicidae
GR Gray, 1840
Distribuo de la turnicedoj.
Distribuo de la turnicedoj.
Distribuo de la turnicedoj.
Genroj

 Turnix
 Ortyxelos

Aliaj Vikimediaj projektoj

La turnicojhemipodoj estas eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas, al veraj koturnoj.

Turnicoj estis tradicie lokitaj en GruoformajFazanedoj (ordoj de gruoj kaj fazanoj). La Sibley-Ahlquist taksonomio levis ilin al ordo statuso kiel Turniciformaj ĉu ĉar ilia molekula evoluo rapidis pli ol la mezurlimoj de DNA hibridiĝo akceptas ĉu ĉar fakuloj ne faris ankoraŭ akuratajn komparojn ĉu ambaŭe. Ĵusaj molekulaj genetikaj studoj (Paton, kaj al. 2003, Fain kaj Houde 2004) pruvas, ke turnicedoj propre apartenas al strandobirdoj (ordo Ĥaradrioformaj).

Temas pri Malnovmonda grupo, kiu vivas ĉe varmaj herbejoj.

Temas pri etaj kurantaj birdoj, kiuj preferas ne flugi. La ino estas la plej brila el la du seksoj kaj komencas pariĝadon. La masklo kovas kaj zorgas la idon.

Specioj

Ĉiuj escepte nur unu (la Koturnopluvio, Ortyxelos meiffrenii) el la 15 specioj estas en la genro Turnix.

  • Turnico, aŭ Andaluzia hemipodo, Turnix sylvatica
  • Filipina turnico, Turnix worcesteri
  • Sumba turnico, Turnix everetti
  • Hotentota turnico, Turnix hottentotta
  • Krurflava turnico, Turnix tanki
  • Stria turnico, Turnix suscitator
  • Madagaskara turnico, Turnix nigricollis
  • Makulturnico, Turnix ocellata
  • Nigrabrusta turnico, Turnix melanogaster
  • Buntoturnico, Turnix varia
  • Avela turnico, Turnix castanota
  • Ruĝbrusta turnico, Turnix pyrrhothorax
  • Ruĝdorsa turnico, Turnix maculosa
  • Eta turnico, Turnix velox
  • Nordaŭstralia turnico, Turnix olivei [1]

Referencoj

Bibliografio

  • FAIN, M. G., & P. HOUDE. 2004. Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution 58: 2558-2573.
  • PATON, T. A., A. J. BAKER, J. G. GROTH, AND G. F. BARROWCLOUGH. 2003. RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics Evolution 29: 268-278.
  • SIBLEY, C.G., & J.E. AHLQUIST. 1990. Phylogeney and Classifiaction of Birds. Yale University Press, New Haven.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.