La turismo en Calvados estas unu el la plej gravaj ekonomiaj sektoroj por tiu departemento kaj por Normandio.
Turismo historia
La departemento Calvados en Francio gastigas multajn turistojn pro la D-Tago. Pluraj konstruaĵoj rilatas al Batalo de Normandio:
- La Memoriga muzeo de Caen (france Mémorial de Caen), en Caen;
- La muzeo D-Day Omaha en Vierville-sur-Mer;
- La muzeo de la batalo de Falaise en Falaise;
- La muzeo de la milit-baterio de Merville en Merville-Franceville-Plage;
- La muzeo de la Batalo de Normandio en Arromanches;
- La muzeo de Generalo de Gaulle en Bayeux;
- La muzeo de la germana defend-sistemo en Ouistreham;
- La Centro Juno Beach en Courseulles-sur-Mer;
- La muzeo de la batalo de Normandio en Bayeux;
- La muzeo Memorial Pegasus en Ranville apud Ponto Pegasus;
La regiono estas ankaŭ fama pro Vilhelmo la 1-a de Anglio (Vilhelmo la Konkerinto) kiu konstruigis grandajn kastelon, abatejon kaj abatinejon en Caen. En Bayeux, oni povas vidi la tre faman Tapiŝon de Bayeux, kiu rakontas la konkeron de Anglio fare de la tiama Duko de Normandio.
Turismo gastronomia
Pli kaj pli, la normandia gastronomio allogas la turistojn kiuj serĉas "aŭtentikajn" produktaĵojn. Normandio estas fama pro siaj fromaĝoj (Kamemberto, Livarot, Pont-l'Évêque) kaj pom-likvoro Kalvadoso. Dum la lastaj dekjaroj, la turismo en la farmdomoj multe disvolviĝas.
Turismo ekologia
- La regiona natura parko de Cotentin kaj Bessin, proksime de Isigny-sur-Mer;
- La natura areo de Mesnil-Soleil en Damblainville;
- La klifoj de la Nigraj bovinoj en Houlgate.