Tupolev TB-3 estis peza kvarmotora bombaviadilo (monoplano) en Sovetunio. Ĝi havis memportan konstruaĵon, sube situantajn flugilojn kaj metalan korpon. Ĝi servis en la dua mondmilito kontraŭ Pollando, Finnlando, Japanio.
Evoluigo
Oni ellaboris la avion inter 1926 kaj fine de 1929. Ĝi ekflugis fine de 1930 kaj havis la usonajn motorojn Curtiss Conqueror.
Oni produktis el ĝi ĉ. 800 ekzemplerojn.
Tipoj
Nomumo | Proprecoj |
TB-3M-17/ TB-3M-17F | La nomumo signifas nur la motoron, oni produktis ĝis fino de 1933 ĉ. 400 ekz.. |
TB-3M-34 | Pli forta motoro (1933), malvarmigiloj sub la flugiloj. 100 maŝinoj. |
TB-3M-34R/ TB-3M-34RD | kvarpadela helico (1934) je ĉiu motoroj, uzata ankaŭ por liveroj. |
TB-3M-34RN | Tipok kun rado de 2m (1935/1936). |
TB-3M-34FRN/ TB-3M-34FRNV | Tripadelaj helicoj ĉe kvar motoroj (100 ekz.). |
TB-3D | provavio |
ANT-6A (ANT-6M34R) | Civila formo por arktaj flugoj (5 ekzempleroj - uzitaj inter 1937 ĝis 1944. |
Teknikaj datumoj
Kenngröße | TB-3M-17F | TB-3M-34RN |
---|---|---|
Enverguro | 39,50 m | 41,85 m |
Longo | 24,40 m | 25,18 m |
Alto | 8,45 m | 8,45 m |
Flugila surfaco | 230,0 m² | 234,5 m² |
Malplena maso | 10.976 kg | 12.585 kg |
Starta maso | 17.200 kg | 18.877 kg |
Motoro | kvar akvo-malvarmigitaj 12-cilindaj- vicmotoroj M-17F (je 526 kW starta povumo) |
kvar akvo-malvarmigitaj 12-cilindaj- vicmotoroj M-34RN (je 713 kW starta povumo) |
Mask. - rapido |
179 km/h ĉe teroproksimo 177 km/h en alto de 3.000 m |
245 km/h ĉe teroproksimo 288 km/h en alto de 3.000 m |
Maks. fluga alto | 3.800 m | 7.740 m |
Atingopovo | 1.350 km | 960 km |
Armiloj | du DA maŝinfusiloj tri DA-2 maŝinfusiloj 2.000 kg da bomboj |
naŭ ŜKAS maŝinfusiloj 2.000 kg da bomboj |
Skipo | 8 | 6 |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.