La Tupamaroj aŭ Tupamaros, kompleta nomo en la hispana Movimiento de Liberación Nacional – Tupamaros (MLN-T, Movado pri liberado nacia – Tupamaroj) estis gerila movado de Urugvajo, estiĝinte el sindikatismo. De 1963 ĝis la 1970-aj jaroj la tupamaroj agis rezistance kaj kontraŭleĝe, ekde 1985 kiel politika partio.
La nomo de la movado omaĝis la insurekcion de Tupak-Amaru la 2-a kontraŭ la kolonia reĝimo de la Hispana Imperio en Peruo en 1780 kaj 1781.
Poste multaj eks-tupamaroj eniris en la normalan politikan agadon. La 29-an de novembro 2009 la eks-tupamaro José Mujica estis elektita prezidanto de la respubliko de Urugvajo.
Filmo
- Costa-Gavras: État de siège (Stato de sieĝo, 1972)
Bibliografio
- Labrousse, Alain. Die Tupamaros: Stadtguerilla in Uruguay (La tupamaroj: urba gerilo en Urugvajo). Munkeno: Hanser 1971. ISBN 3-446-11419-X
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.