Tupak Jupanki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1440 en Kusko | ||||
Morto | 30-an de novembro 1492 (52-jaraĝa) en Chinchero District | ||||
Familio | |||||
Patro | Pacha Kutiq vd | ||||
Gefratoj | Amaru Jupanki vd | ||||
Infanoj | Huayna Capac • Coya Cusirimay • Rahua Ocllo • Tala Canta Ilabe vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tupak Jupanki aŭ Tupak Inka Jupanki (keĉue Tupaq (Inka) Yupanki, hispane Túpac (Inca) Yupanqui; naskiĝis en Kusko; mortis 1493 en Chinchero), estis inkaa imperiestro dum la inkaa imperio antaŭ la alveno de la hispana konkero de suda Ameriko kaj regis de 1471 ĝis 1493.
Sub la regno de lia patro Paĉakutek Jupanki li estis elstara generalo kaj tial oni nomis lin Apukispaj (gvidanto de la imperiaj armeoj).
Tupak Jupanki transprenis en 1471 kiel 10-a inkao la imperio de sia patro. Sub sia gvidado la inkaa imperio estis la plej granda. Li ensorbigis la regionojn inter Kito en la nuna Ekvadoro kaj Santiago en la nuna Ĉilio.
Laŭ raporto de la hispano Pedro Sarmiento de Gamboa la inkaoj sub lia regno, kaj eble Tupak Jupanki mem, atingis la Paskan Insulon per aro de balzaj flosoj.
Post la murdigo de Tupak Jupanki, lia filo Huayna Capac (1493-1527) iĝis 11-a inkao. Tupak Jupanki postlasis al sia filo bone organizitan reĝlandon kaj armeon de 300.000 soldatoj.