Tupá, hungare Kistompa estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Tupá situas en la plej griza regiono
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 130 m
- Loĝantaro: 620
- Poŝtkodo: 935 84
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
la vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zvolen-Šahy. La lasta troviĝas 7 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332. En 1910 loĝis tie 191 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 622 da homoj, (404 slovakoj, 214 hungaroj).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 18-a jarcento
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Francisko el la 20-a jarcento
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.