Tunizia Ruĝa Krescento | |
---|---|
الهلال الأحمر التونسي / Croissant-Rouge tunisien | |
Lando | Tunizio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | Brahim El Gharbi |
Fondiĝo | 1956 |
prezidanto | Abdellatif Chabou (laŭ stato de 2020) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Tunizo |
Interretejo | http://www.crt.tn/ |
La societo Tunizia Ruĝa Krescento - arabe الهلال الأحمر التونسي, france Croissant-Rouge tunisien - estas organizajo de humanitara helpo en Tunizio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Tunizo, kaj laŭ stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Abdellatif Chabou.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (arabe kaj france)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.