Tuljo Lombardo (1455-1532) | |
---|---|
Itala skulptisto kaj arkitekto. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1455 en Venecio, Italio |
Morto | 17-a de novembro 1532 en Venecio, Italio |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Familio | |
Patro | Pietro Lombardo |
Frat(in)o | Antonio Lombardo |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • arkitekto |
Verkoj | Belluno Cathedral San Martino Tomb of the Dodge Andrea Vendramin |
Tullio Lombardo (1455-1532) estis Itala skulptisto kaj arkitekto, kaj filo de Pietro Lombardo (1435-1515) kaj frato de Antono Lombardo (1458-1516), ĉiuj estis skulptistoj kaj arkitektoj kiel li. La familio Lombardo laboris kunaj farante skulptaĵojn por la preĝejoj kaj kreante pompajn tombojn por renomaj familioj en Italio. Edukita en la laborejo de sia patro, li aktivis kiel asistanto kune kun sia frato Antono. Lia stilo elmontras toskanan influon, kies karakterizo ankaŭ videblas en la laboraĵoj de Pietro, al kiu li akompanis al Venecio kune kun la restanta parto de la familio. Pietro elstariĝis ĉefe rilate al la funebra arto, el kie li kreis aŭtentikan klanon, sekvata de siaj du filoj: Antono kaj Tuljo. Li konkretiĝis ankaŭ skulptaĵoj en festo-strukturoj, tiel kiel la monumento al Antonio Roselli (1381-1466). Kune kun sia familio kaj sub la gvidado de sia patro, li estris la laborojn en la Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakloj, la Granda Madono de Trevizo kaj la Preĝejo de San Salvatore, en Venecio.
Selektitaj laboraĵoj
- Statuo de Guidarello Guidarelli
- Preĝejo de Sankta Maria de la Mirakoloj, Venecio
- Statuo en la Preĝejo de San Salvatore, Venecio, 1507, kune kun Giorgio Spavento
- Reliefoj de la Granda Lernejo de Sankta Marko, Venecio: La kuracado de Aniano (1487-1489) kaj La bapto de Aniano (1487-1489)
- Monumento al Doĝo Giovanni Mocenigo
- Katedralo de Belluno
- Altaro de la Preĝejo de Sankta Francisco, en Rovigo
- Baziliko de la Preĝejo de Sankta Johano kaj Paŭlo: Monumento al la doĝo Pietro Mocenigo
- Baziliko de Sankta Antono de Padovo: Du basreliefoj
- Statuo de Adamo, 1490, Metropolita Artmuzeo de Nova Jorko
- Tombo de la doĝo Andrea Vendramino, 1495, Baziliko de Sankta Zanipolo, Venecio
- Kronado de la Virgulino Maria ĉirkaŭ la apostoloj, 1500, Kapelo Barnabo, Preĝejo de Sankta Johano Krizostomo, Venecio
- Juna paro, reliefo, 1510, Ca' d'Oro, Venecio
Literaturo
- Personensuche
- WorldCat Identities
- HEIDI Katalog für die Bibliotheken der Universität Heidelberg
- Heilbrunn Timeline of Art History
- National Gallery of Art Arkivigite je 2014-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- European Sculpture, 1400-1900, in the Metropolitan Museum of Art, Ian Wardropper
- Heroic Armor of the Italian Renaissance: Filippo Negroli and His Contemporaries, Stuart W. Pyhrr,José-A. Godoy
- Fodor's Italy 2015, Fodor's
- Ezra Pound in Context, Ira B. Nadel
Vidu ankaŭ
Andrea Briosco
(1470-1532)
Busto de Kristo Bako kaj Ariadne
(Vieno, 1519)Funebra Monumento al
Andrea VendraminoPreĝejo de Sankta Maria de la Monaĥoj
VenecioLa miraklo je la koro de la avarulo. Sankta Marko kuracante Amianon (1481)