Tujila alkoholo
Plata kemia strukturo de la 2-Tujolo
Plata kemia strukturo de la 3-Tujolo
Plata kemia strukturo de la 4-Tujolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Tanacetila alkoholo
  • Tujila alkoholo
Kemia formulo
C10H18O
CAS-numero-kodo546-79-2
ChemSpider kodo19953413
PubChem-kodo527259
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora likvaĵo kun herbeca odoro
Molmaso154.253g·mol-1
Denseco1.03g cm−3
Fandpunkto58°C-62°C
Bolpunkto209.7°C
Refrakta indico 1,4637
Ekflama temperaturo80.1°C
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH301, H302, H317, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP264, P270, P273, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tujolotanacetolo estas sekundara ducikla unuterpena alkoholo kies molekula formulo estas C10H18 kaj estis unue sintezita de Schimmel kaj lia teamo. Ĝi ĉeestas en libera kaj kombinita statoj en la oleo de absinto ekstraktita el la Artemisia Absinthium.

Antaŭ ol ĝia malkovro en la naturo, la alkoholo estis samtempe preparita de Semmler per reduktigo de la tujono kun natrio kaj alkoholo. Rapida ekzamenado en la kemia formulo de la tujila alkoholo elmontras ke ĝi povas teorie ekzisti laŭ ok optike aktivaj kaj kvar ekstere kompensitaj modifoj.

La natura alkoholo kaj tiu preparita per reduktigo de la tujono estas miksaĵoj de stereaj izomeroj, kiuj estis parte separitaj de Paolini kaj liaj kunlaborantoj kaj ankaŭ de Lev Ĉugajev (1873-1922), kaj Aleksandro Vasiljeviĉ Fomino (1869-1953). Pro la ĉeesto de la ciklopropana ringo la molekula refrakto prezentas tranĉan ŝanĝon (+ 0.62).

La brulvarmo determinita de Roth kaj Östling estas 1479.4 kg/cal kaj estas pli alta ol tiu de la borneolo. La alkoholo estas facile identigebla per oksidado al tujono kaj per la preparado de la karakterizaj derivaĵoj de la ketono. Komerce ĝi uzatas kiel baktericido, anti-viruso, parazitocido kaj vermicido, samkiel neŭrotona kaj uterotona.[1]

Izomeroj de la tujolo
+(-)a-tujila alkoholo
-(-)a-tujila alkoholo
+(-)ß-tujila alkoholo
-(-)ß-tujila alkoholo

Sintezo

Sintezo de la tujolo ekde la tujono
Tujolo estas preparata per reduktado de la tujono kaj inverse la tujono estas preparata per oksidado de la tujolo.

Izomeroj de la tujolo

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.