Tui
Tui on flax

La Tui (Prosthemadera novaeseelandiae) estas endemia paserina birdo el Novzelando. Ĝi estas unu el plej grandaj membroj de la diversa familio de Melifagedoj aŭ Mielmanĝantoj. La nomo tui estas el la Maoria lingvo tūī kaj estas ankaŭ la specia formala komuna nomo. La pluralo estus ankaŭ tui laŭ la maoria uzado. Fruaj eŭropaj kolonoj nomigis ĝin Parson Bird[1] sed, kiel ĉe multaj novzelandaj birdoj, la maoria nomo tui estas nune la komuna nomo kaj la anglalingva termino estas arkaiko.[2] En Esperanto povus esti uzata la esperantigo de la genronomo, nome prostemadero.

Referencoj

  1. Sir Walter Lawry Buller. (1888) A History of the Birds of New Zealand, p. 95.
  2. Jennifer Hay, Margaret McLagan, Elizabeth Gordon. (2008) New Zealand English. Edinburgh University Press.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.