Tubod | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj | |||
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9209 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 073 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 203 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 3′ N, 123° 48′ O (mapo)8.05123.8Koordinatoj: 8° 3′ N, 123° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m [+] | ||
Areo | 246,8 km² (24 680 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tubod, Lanao del Norte [+] | |||
Tubod - tagaloge Bayan ng Tubod - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, kie estas ĉefurbo de la provinco Norda Lanao. La urbo havas 24 distriktojn. La loknomo signifas laŭ indiĝena lingvo: "la akvofonto".
Geografio
Tubod kuŝas en la norda flanko de la insulo laŭ golfo . Ozamiz troviĝas 10, Pagadian 49, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 98, Kotabato (urbo) 105, Dabao 227, Cebuurbo 251, General Santos 263, ĉefurbo Manilo 789, Kezonurbo 795, Baguio 993 kilometrojn (aere) .
Historio
Tubod estis fondita en 1946 el pluraj loĝlokoj apartenantaj al la najbaraj komunumoj. La urbo estas administra centro de la provinco ekde 1982.
Religio
En Tubod plejparte vivas katolikoj, sed ĉeestas ankaŭ la Islamo.
Trafiko
Tubod voje estas alirebla ambaŭflanke laŭ la marborda vojo, krome pli simpla vojo kuras al interno de la insulo. Estas signifa ponto tra la golfo. Pri ekzisto de haveno mankas informoj.
Klimato
La klimato de Tubod estas klasifikita kiel tropika klimato. Averaĝe jare pluvas po 955 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La urbo situas ekster la tifona zono. La averaĝa jara temperaturo estas 26,6 °C kaj varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo
- festivalo
- sportaj instalaĵoj
Fontoj
- WikiTrans