Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Stachys affinis BUNGE | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tubera staĥio (Stachys affinis Bunge, Sin.: Stachys sieboldii MIQ., Stachys tuberifera Naudin[1]), ankaŭ nomata ĉina artiŝoko aŭ japana terpomo estas plantspeciio en la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae). Ĝi hejmiĝas en la nordo de Ĉinujo. La planto estas kultivata relativ grandkvante en Ĉinujo, Japanujo, Hindio, Nov-Zelando, Francujo Belgio kaj ekde kelkaj jaroj ankaŭ en Svislando.[2]
Priskribo
La tubera staĥio kreskas kiel multjara herba planto. Ĝi atingas altokreskon de 30 ĝis 120 cm.
La ĉ. 8 cm longaj, 2 cm dikaj rezervradikoj estas uzataj kiel legomo. [3] La tuberoj komencas kreski ekde majo.[4]
La kontraŭstarantaj folioj havas pedunklon kaj foliplaton. La pedunklo longas 1 ĝis 3 cm. La tipe urtikoformaj, aspraj foliplatoj longas 3 ĝis 12 cm kaj larĝas 1,5 ĝis 6 cm.
La planto floras de julio al aŭgusto. La duseksaj floroj estas unusemetriaj kun duobla florinvolukro. La kvin verdaj sepaloj estas kunkrekintaj sonorilforme je longec de ĉirkaŭ 9 mm. La ruĝaj ĝis violkoloraj petaloj estas kunkreskinta al ĉ. 9 mm longa tubeto.
Varioj
Ekzistas tri varioj:
- Stachys sieboldii var. glabrescens C.Y.WU
- Stachys sieboldii var. malacotricha HANDEL-MAZZETTI
- Stachys sieboldii MIQ. var. sieboldii
Deveno, Taksonomio kaj historio
La origino de la tubera staĥio estas l nord- kaj mezĉinaj provincoj Interna Mongolio, Ŝenŝjio, Ŝanŝio kaj Ŝinĝango. Tie la planto kreskas ĉe montaj deklivoj sur malsekaj kaj inundita areoj ĝis alteco de 3200 m.
La tubera staĥio kaj la simila specio, la marĉa staĥio (Stachys palustris)estis jam kolektata ekde la antaŭkrista tempo kiel legomo. La ĝermanoj uzis la rektan staĥio (Stachys recta) kiel kuracplanto. Samspeciaj drogoj estis uzataj en antaŭaj jarcentoj sub la nomo „Herba sideritis“. La kultivado de la tubera staĥio anstataŭis fine de la 18a jarcento la marĉan staĥion.
La tubera staĥio estis enkondukita en la jaro 1882 de M. Pailleux en lia entrepreno kaj elde 1887 en la franca malgrandurbo Crosne kultivata (tial ankaŭ la nomo „Crosne du Japon“). Ekde tiam la kultivado disvastiĝis en la tieaj ĝardenoj.[5] En Eŭropo ĝi estas la sola planto el la familio de la Lamiacoj, kiu estas kultivata kiel legomo.
La intertempe ne plu aktuala scienca nomo Stachys sieboldii honoras la germana-nederlanda esploristo de Japanujo kaj botanikiso Philipp Franz von Siebold.
Uzado
Kultivado kaj rikolto
Tubera staĥio formas en la eŭropa klimato malmultajn ĝis neniu florojn kaj ankaŭ malmulte da malbona semojn, tial ĝi estas multigata precipe vegetative (per la tuberoj).[6] La tuberetoj kreskas plej bone je taga avaraĝa temperaturo de 15 °C.[7] La tubera staĥio estas tre rezista, vintrorezista herba planto.[8]
Malsanoj kaj damaĝbestoj
Afidoj oni kontraxbatalu pro ilia transdonado de virusoj.[9] Krom la virusoj ankoraŭ la planto estas atakata de putrado de la radikoj. Ankaŭ ekzistas akaroj kiuj atakas la planton.[10]
Uzado
Kuirejo
La tubera staĥio ono ne deva senŝeligi pro la tre maldika nekorka haŭto. Oni povas forfroti la haŭton per tuko.[5] . La tuberoj estas kuirataj, fritataj en oleo au manĝataj krude en salatoj.[11] La rizomoj gustas kiel mikso el artiŝokoj, florbrasiko kaj tragopogo. En Ĉinujo kaj Japanujo oni manĝas la tuberojn krude, mallonge frititaj, konservitaj en vinagro kaj ankaŭ sukerita. Oni povas friti la rizomojn an butero aŭ en oleo.
Enhavsubstancoj
La tuberoj enhavas staĥiozo, sukera speco (tetrasaĥarido), kiu konsistas el du molekuloj galaktozo kaj po un molekulo fruktozo kaj glukozo. La sekamaso de la tubero konsistas je 63,5 % el staĥiozo. Krome la tubero enhavas 79,2 % akvon, 2,86 % proteinon, 0,11 % grason kaj 0,71 % fibrojn (laŭ König.)[12]
Fontoj
- Xi-wen Li, Ian C. Hedge: Stachys.: Stachys sieboldii Miquel, S. 181 - textgleich online wie gedrucktes Werk In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 17: Verbenaceae through Solanaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 1994, ISBN 0-915279-24-X
Referencoj
- ↑ Tubera stakio en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ J. C. Roecklein, PingSun Leung: A Profile of economic plants, 1987, S. 463. ISBN 0-88738-167-7
- ↑
- ↑ W. Franke: Plagiotrophe Ausläuferknollen - Stachys affinis, In: Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen., 6. neu bearbeitete Auflage, 1997, ISBN 3-13-530406-X, S. 203–204.
- 1 2 L. Bussard: Crosne du Japon, in: Culture Potagère et Culture Maraîchère, 1909, S. 183–184.
- ↑ H. L. Vilmorin: Stachys tubéreux. In: Les Plantes Potagères; Description et culture des principaux légumes des climats tempérés., Troisième Édition, 1904, S. 660–601.
- ↑ N. N.: Schweizer Anbauversuche mit Ziest., In: Der Gemüsebau / Le maraîcher (1), 1990, S. 103.
- ↑ A. Lugeon: Crosnes, In: La Culture des Légumes, 1945, S. 127.
- ↑
- ↑ G. Vogel et al.: Knollenziest, in: Handbuch des speziellen Gemüsebaues, 1996, ISBN 3-8001-5285-1, S. 59-60.
- ↑
- ↑ J. Becker-Dillingen: Der Knollenziest, In: Handbuch des gesamten Gemüsebaues, 1950, S. 721-722.
- O. Rhiner, J. Siegrist, D. Woessner: Stachys, In: Der Schweizer Gemüsebau - Lehrbuch über feld- und gartenmäßigen Gemüsebau, 1945, S. 146.
Eksteraj ligiloj
- Steckbrief. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine