- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Prievidza. Pri samnomata rivero temas artikolo Tužina (rojo).
Tužina | |
hungare: Kovácspalota, germane: Schmiedshau | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Tužina | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Prievidza |
Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando |
Parto de | Horná Nitra |
Montaro | Malgranda Fatro |
Rivero | Tužina |
Situo | Tužina |
- alteco | 373 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 53′ 54″ N 18° 36′ 45″ O / 48.89833 °N, 18.61250 °O (mapo) |
Areo | 48,193236 km² (4 819,32 ha) |
Loĝantaro | 1 245 (31.10.2010) |
Denseco | 25,83 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1393 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 972 14 |
Telefona antaŭkodo | +421-46 |
Aŭtokodoj | PD |
NUTS | 514411 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Tužina | |
Retpaĝo: www.tuzina.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Tužina [tuĵina], (hungare Kovácspalota [kovAĉpalota], germane Schmidtsheiss/Schmiedshau/Schmidts Haj) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Tužina situas en valo de rojo sub monto 879 m alta, fine de sakovojo el Nitrianske Pravno. Prievidza troviĝas je 13 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1393 en latina formo "villa Fabri". Komence ĝi estis minista loko kaj precipe germanoj vivis tie. En 1675 loĝis tie 276 familioj en 111 domoj, en 1787 1624 vilaĝanoj en 123 domoj, en 1828 1922 vilaĝanoj en 285 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Tuzsina, poste ĝi ricevis la pli fruan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kovácspalota 2788 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis al Germanio. La bazlernejo en 1979 konstruiĝis. En 2001 vivis en Tužina 1214 homoj, (1129 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo de 1797
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1818, en 1872 pligrandiĝis
- skulptaĵo pri Immaculata el la 18-a jarcento
- skulptaĵo pri Pieta de 1850, en 1947 renoviĝis