Trudova komunumo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | ruse Трудовской сельский совет ukraine Трудівська сільська рада krime-tatare Trudovoye köy şurası | ||
rural settlement in Russia • rural council of Ukraine | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Estas parto de | Simferopola distrikto | ||
Inkludas | 8 vilaĝojn, 1 loĝloketon | ||
Administra centro | Trudovo | ||
Politiko | |||
Estro | Igor Miĥajloviĉ SAZONOV (2013) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 8 363 | ||
Loĝdenso | 108,6 loĝ./km² | ||
Plej multnombraj nacioj | rusoj, ukrainoj, krime-tataroj | ||
Geografio | |||
Areo | 77 km² (7 700 ha) | ||
![]() Trudova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto | |||
Geografia situo | 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O (mapo)44.96666666666734.225Koordinatoj: 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+2 (somere UTC+3) | ||
Kodoj | |||
Telefona kodo | +380-652 | ||
ISO 3166-2 | UA | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
Trudova komunumo (ruse Трудовской сельский совет, ukraine Трудівська сільська рада, krime-tatare Trudovoye köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Trudovo.
La Trudova komunumo kovras la areon de 7,7 mil hektaroj. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estis 8363 homoj[1]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 36 homoj[2].
La komunumo troviĝas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la antaŭmontaro de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, okupante, ĉefe, la valon de la rivero Malgranda Salgiro kaj parte kovrante la nordan parton de la Dolgorukova altebenaĵo. Okcidente la komunumo najbaras la urbon Simferopolo, norde ĝi limas la Uroĵajnan kaj Donskan komunumojn, oriente — la Mazankan komunumon, sude — la Dobran komunumon.
Tra la komunumo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio-Kerĉo.
Konsisto de la komunumo
![](../I/Trudovoye_(Simferopol_district)_local_council.jpg.webp)
Al la komunumo apartenas 8 vilaĝoj kaj 1 loĝloketo. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.
- Trudovo
- Ajkavano (loĝloketo)
- Akropolo
- Anajurto
- Denisovko (Suin-Acı)
- Druĵno (Cafer Berdi)
- Ivanovko (Cañatay)
- Lazarevko (Bura)
- Strogonovko (Mamaq)
La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97533, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Trudovoje, ul. Obŝĉestvennaja 1a[1].
Socia vivo
La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj de la komunumo apartenas al la agrikultura sektoro kaj nutra industrio. En la komunumo troviĝas kelkaj mezlernejoj, kluboj kaj bibliotekoj, kulturdomo, antaŭlernejo, kelkaj medicinaj institucioj, unu muzeo[3]. Per busa trafiko la vilaĝoj de la komunumo estas ligitaj al Simferopolo.
Iuj popularaj vidindaĵoj en la komunumo mankas, kvankam konserviĝis kelkaj malnovepokaj historiaj monumentoj. Ekde la jaro 2009 en la ravino Tubaj oni ĉiujare organizas internacian konkurson pri traktor-stirado, kiu altiras multajn spektantojn el Simferopolo kaj apudaj komunumoj.
Referencoj
- 1 2 Oficialaj informoj pri la Trudova komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-07.
- ↑ Oficialaj informoj pri la Trudova konsilio en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-07.
- ↑ Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-07.
Ligiloj
- Oficiala paĝaro de la Trudova komunumo (ruse). silrada.org.ua. Arkivita el la originalo je 2011-02-18. Alirita 2013-10-06.
- Oficialaj informoj pri la Trudova komunumo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-07.
- Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-07.