Trudkitelo aŭ frenezjako estas tipo de vesto uzata por reteni pacienton en psikiatria hospitalo kaj psikiatriaj protektejoj de hospitaloj. Trudkitelo havas bendojn kiuj senmovigas la brakojn kaj manojn de persono. Hospitalanoj surmetas trudkitelojn al homoj, kiuj havas mensan malsanon kiel skizofrenio aŭ paranojo, por preventi ke tiu persono vundigas sin mem, aliajn pacientojn, aŭ la flegistojn.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.