Trolebusa transporto en Bakuo | |
---|---|
Poŝtmarko de Azerbajĝano | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Bakuo, Azerbajĝano |
Transportsistema speco | Trolebuso |
Komenco de trafiko | 5-a de decembro 1941 |
Fino de trafiko | 1-a de julio 2006 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 300 km |
Nombro de linioj | ĉ. 30 (maks.) |
Trolebusa transporto en Bakuo estis sistemo de trolebusoj formanta parton de la publika transporto en Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano, dum proksimume 65 jaroj ekde 1941.[1]
Historio
La unua trolebusa linio estis malfermita la 5-an de decembro 1941. Ĝi estis 7,5 km longa, kaj estis priservata de 15 trolebusoj. La plejparto de la disvolviĝo okazis inter la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj; en la unua duono de la lasta jardeko, la sistemo havis 10 liniojn.[2]
En la malfrua 1988-a jaro, la sistemo atingis maksimuman longecon de 300 km, kun 32 itineroj. Ĝi ankaŭ ampleksis iujn najbarajn lokojn. En 1991, ĝi ankoraŭ havis 32 itinerojn, kaj 110 km da kontaktaj lineoj.[2]
Malgraŭ tio, ke la sistemo estis intense evoluigita ĝis 1990, ĝi perdis popularecon inter la loĝantaro, pro ĝia malalta kvalito de servo kompare kun aŭtotransporto, la Metroo de Bakuo kaj eĉ la tramvojo de Bakuo. Aparte, la sistemo spertis oftajn elektrajn paneojn kaj forsaltojn de troleo el la drato.[2] Plejparto de la trolebusaj linioj estis malprofitaj pro malforta postulo; nur 6 el la 32 itineroj estis plenŝtopitaj kaj profitaj.
Post la kolapso de Sovetunio, oni ne donis ŝancon al la trolebusa sistemo adaptiĝi al merkata ekonomio kaj fariĝi profita. La lasta ekspluatata vojo, n-ro 16, estis fermita la 1-an de julio 2006,[1] kaj malmuntita baldaŭ poste.
Veturanta materialo
La modeloj de la unua trolebusa sistemo ne estas konataj. La unuaj konataj modeloj estis "MTB-82". En la 1960-aj jaroj, kelkaj veturiloj BTL-62 konstruitaj en Bakuo aliĝis al la floto.
De la malfruaj 1960-aj jaroj, la sistemo estis priservata de "Škoda 9Tr", de 1979 estis "Škoda 9TrH", kaj de 1982, "Škoda 14Tr".
Dum la 1980-aj jaroj, la floto estis ankaŭ pligrandigita de "Ziu-9" konstruitaj en Sovetunio.
Deponejoj
La sistemo havis du deponejojn. La origina deponejo estis ĉe Darnagul (Дарнагюль), kaj dua estis malfermita ĉ. 1987, kiam la origina deponejo iĝis nekapabla akcepti la kreskantan floton de la sistemo.[2]
Referencoj
- 1 2 10. Баку (троллейбус) (ruse). Горэлектротранс (Electrotrans) website. Дмитрий Зиновьев (Dmitry Zinoviev). Arkivita el la originalo je 2013-01-31. Alirita 26 septembro 2012.
- 1 2 3 4 Article. Baku Pages. Baku Pages. Alirita 26 septembro 2012. (ruse/angle)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trolleybuses in Baku en la angla Vikipedio.
|